01/02/2016
Post pluraj tagoj da sociaj tumultoj, kelkafoje impresaj, la kontestado ŝanĝis je aspekto, de antaŭ tri tagoj. Senlaboruloj komencis malsatstrikon en la departementa sidejo, starigante ŝokan sloganon : «laborigu nin, aŭ mortigu nin».
Ĉirkaŭ 15 personoj kolektiĝis en la departementa sidejo de Kaserino, postulantaj sian rajton al laboro. Ŭaĵdi Kadhraŭi, porparolanto de la sid-manifestaciantoj, asertis ke la sid-manifestacio grupigas samtempe «senlaborulojn diplomitajn, kaj nediplomitajn»
«Per tiu striko, ni ne celas la guberniestron. Li ne havas solvon por ni. Ni alvokas la Ŝtaton, ke ĝi agadu favore al disvolviĝo de niaj marĝenigitaj regionoj», li pledis.
Laŭ li, pluraj personoj estis hospitaligitaj sabaton. Alia strikanto kudris al si la buŝon protestosigne.
«Ili atingas kulminon, ĉar tio estas daŭrigo de la sociaj movadoj, kiuj sekvis la morton de diplomita senlaborulo, Rida Iajaŭi», li aldonis.
La 16an de januaro, manifestacioj sur la stratoj, bruligitaj pneŭoj, kaj bataloj kontraŭ policistoj, okazis post elektrokutiĝo de tiu juna diplomita senlaborulo.
http://www.huffpostmaghreb.com/2016/01/31/kasserine-chomeurs-greve_n_9124524.html
http://www.huffpostmaghreb.com/2016/01/31/kasserine-chomeurs-greve_n_9124524.html