Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 février 2016 5 05 /02 /février /2016 14:10

05/02/2016

En Sirio, dekoj da miloj da personoj fuĝis la regionon Alepo de post la komenco de la ĉi-semajna ofensivo de la por-Asad fortoj. Rifuĝintoj survojiĝis al la turka landlimo, kie kelkaj inter ili jam alvenis. Laŭ pluraj NROj, tio estas potenciala humanitara krizo, dum de kelkaj monatoj, la landlimo kun Turkio estas multe pli malfacile transpasebla .

Dek mil personoj ŝajne jam alvenis ĉe la limpasejo de la urbo Kilis, 70.000 personoj entute survojiĝis al Turkio, laŭ la ĉefministro Davutoglu. Kelkaj NROj jam alvokas pli ol 100.000 pliajn rifuĝintojn, kiuj dezirus fuĝi, se la por-Asad fortoj fine ĉirkaŭas la urbon.

Turkio, kiu jam akceptas du milionojn da rifuĝintoj, «plu malfermos siajn pordojn al ĉiuj», asertis la Ĉefministro, sed fakte de jam pluraj monatoj, la terlandlimo estas fermita al la rifuĝintoj, kaj transpasebla nur tra kampoj, kun helpo de trapasigistoj, itinero pli kaj pli danĝera.

La urbo Kilis jam akceptas la plej vastan kampadejon de siriaj rifuĝintoj en Turkio, kun enteneco de pli ol 50.000 personoj. Per la tri miliardoj da eŭroj nun pagitaj de Eŭropo, Ankaro povus plani la konstruadon de novaj kampadejoj por tiuj pliaj rifuĝintoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }