Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 février 2016 1 08 /02 /février /2016 15:34

08/02/2016

La mortokondamno de la palestina poeto enkarcerigita en Sauda Arabio pro apostateco estis mildigita al puno de ok jaroj da malliberejo kaj 800 skurĝobatoj. Aŝraf Fajad devos ankaŭ penti en oficiala amaskomunikilo.

La mortokondamno pro apostateco estis decidita en novembro 2015 fare de tribunalo dum unua instanco, ŝajne post antaŭa apelacio kontraŭ unua verdikto.

En 2014, Aŝraf Fajad estis kondamnita je kvar jaroj da maliberejo kaj 800 skurĝobatoj post plendo de kultura parolgrupo en kafejo de la urbo Abha, laŭ la NRO "Human Rights Watch" (HRW).

 

Diroj kontraŭ Dio

Viro asertas, ke li aŭdis lin paroli kontraŭ Dio, dum religiulo akuzas lin pro « blasfemo » en poemaro, kiun la Palestinano verkis antaŭ 10 jaroj. « Kion diras Aŝraf Fajad fakte estas, ke li kverelis kun la aliaj membroj de la grupo », diras HRW.

Dum la unua proceso la palestina poeto dementis, ke lia verko estu « blasfema », kaj tamen ekskuzis sin. La kortumo tiam ne kondamnis lin je morto.

Aĝa je 35 jaroj, Aŝraf Fajad naskiĝis en Sauda Arabio en familio de rifuĝintaj palestinanoj. Li estis figuro de la arta nuntempa scenejo. Laŭ la ĵurnalo « New York Times », kelkaj aŭtoritatuloj en privato kontraŭis la punon, kiun ili juĝis tro drasta.

Apostateco, kiel murdo, seksperforto aŭ ŝakrado pri narkotaĵo estas mortokondamnita en Sauda Arabio. Sume, 58 personoj en la Reĝlando estis ekzekutitaj de post la komenco de la jaro 2016, el kiuj 47 en unu tago la 2an de januaro. En 2015, 153 personoj estis ekzekutitaj, laŭ kalkulo de la novaĵagentejo "AFP".

Sauda Reĝlando figuras inter la landoj, kiuj ekzekutas la plej altan nombron de personoj, kun Ĉinio, Irano kaj Usono.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }