Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2016 6 06 /02 /février /2016 22:06
Обводный канал, 29 января 2016 года Предоставлено активистами-экологами
Обводный канал, 29 января 2016 года Предоставлено активистами-экологами

06/02/2016

Stokejo de defalaĵoj alte venenaj kaj malbone mastrumata, riskas infektadi la akvon de la Neva, kiu provizas la Sankt-Petersburgan kranakvon.

La rusaj ekologiistoj alarmas pri la kriza situacio, en kio troviĝas la entrepreno ŝarĝita pri traktado kaj enfosado de venenaj industriaj defalaĵoj Krasny Bor, situanta 30 kilometrojn for de Sankt-Petersburgo. La ĵurnalo Nezavissimaïa Gazeta eĉ kvalifas la areon de « kemia Ĉernobilo ».

Konstruita fine de la 1960aj jaroj, tiu areo stokadas kaj traktadas la venenajn defalaĵojn venantajn de entreprenoj kemiaj, medicinaj kaj industriaj. Preskaŭ 2 milionoj da tunoj da danĝeraj defalaĵoj estas detenitaj en subĉielaj basenoj. Tamen, « post abundaj neĝaj pluvoj kaj komenciĝo de degelo, la nivelo de la basenoj ege plialtiĝis […] kaj eĉ superbordiĝis en kelkaj lokoj de la areo », skribas la retĵurnalo Fontanka.

La problemo ne estas nova, eksplikas Viktoria Markova, loĝantino de Krasny Bor kaj ekologiista aktivulino, kiu malsatstrikas de kelkaj tagoj. Ŝi rakontas al la informretejo Rosbalt :

« Antaŭe, la kromaĵoj de defalaĵoj estis simple enverŝitaj en la arbaron, vespere kaj semajnfine. […] La nova estraro, de pasinta oktobro, ĉesigis tiujn kontraŭleĝajn praktikojn. »

Rusio : Tutproksime de Sankt-Peterburgo, la stokejoj de venenaj defalaĵoj superbordiĝas

Urĝa situacio

Preskaŭ bankrotita, la entrepreno ne plu sukcesas mastrumadi la kemiajn defalaĵojn entenatajn en la basenoj. Unu el ili « mezuras 27 metrojn profunde – ekvivalenta al 7-etaĝa konstruaĵo – kaj ties vasteco egalas surfacon de stadiono », precizigas la aktivulino, kiu alarmas :

Se tiu venena akvo atingas la rivereton Bolchoï Ijorets, ĝi miksiĝos kun la pluvakvo, atingos la riveron Neva kaj, de tie, la kranakvon de la Peterburganoj. »

Konsciaj pri tiuj danĝeroj, la direktoro de la entrepreno, Viktor Koliadov, antaŭnelonge postulis deklaron de urĝa situacio, daŭrigas Nezavissimaïa Gazeta.

Antaŭ tri jaroj, la Ĉefministro Dmitri Medvedev promesis fermadon de la areo. Laŭ la taksadoj, 60 miliardoj da rubloj (preskaŭ 700 milionoj da eŭroj) estus necesaj por procedi la preparajn laborojn, t.e duono el la regiona buĝeto.

http://www.courrierinternational.com/article/ecologie-deux-pas-de-saint-petersbourg-les-piscines-de-dechets-toxiques-debordent

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }