Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2016 6 27 /02 /février /2016 09:51
Maroko : Labourstart Kampanjo : Repostenigu Saïd El Hairech, ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikataj rajtoj

27/02/2016

Ĉu vi memoras pri Saïd El Hairech ? Ĝenerala sekretario de la Unio de sindikatoj UMT en Maroko, li trapasis la unuan jarkvaronon 2012 en malliberejo pro sia aktivado malmulte aprezata de la aŭtoritatoj. Li estis liberigita post monda kampanjo plenumita de la Internacia Federacio de la Laboristoj kuniganta, inter aliaj iniciatoj, pli ol 6000 ret-sindikatanojn en Labourstart. Saïd reakiris sian laborpostenon en Kazablanko, kie li daŭrigis siajn sindikatajn aktivaĵojn. Sed lia dunginto, Somaport, havenoperatoro posedata de CMA-CGM. Liaj streboj por promocii kaj akiri plibonigojn de la sindikataj rajtoj estis kvalifitaj kiel « malutilajn » kaj falsaj sciigoj cirkuladis informantaj la laboristojn, ke li ne plu reprezentas ilin. Ankaŭ aliaj sindikatanoj frontas viktimigon, timigadon kaj minacojn de maldungo fare de sia dunginto.

Sendu mesaĝon al CMA-CGM postulanta repostenigon de Saïd kaj ĉesigon de la kontraŭsindikata represio en la marokaj havenoj.

Maroko : Labourstart Kampanjo : Repostenigu Saïd El Hairech, ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikataj rajtoj

Retmesaĝo :

Mi sciiĝas, ke la eminenta maroka sindikatano, Saïd El Hairech estis maldungita el lia posteno en Kazablanko fare de Somaport, havenoperatoro, posedata de CMA-CGM. Mi kredas ke tio estas parto de la nuna kampanjo de timigado kontraŭ la sindikataj laboristoj en la organizaĵoj aliĝintaj al la Unio de la sindikatoj UMT en Transportoj. La depostuloj celantaj progresigi la sindikatajn rajtojn estis kvalifitaj kiel « malutilajn » kaj onidiroj cirkuladas kredigante, ke la laboristoj ne plu estas reprezentataj.

Mi admonas vin alpreni tujajn aranĝojn por restarigi Said El Hairech en lian postenon, ĉesigi la kontraŭsindikatismon ene de Somaport kaj komenci kun la sindikato, sinceran dialogon.

Maroko : Labourstart Kampanjo : Repostenigu Saïd El Hairech, ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikataj rajtoj

Partnerece kun la Internacia Federacio de la Laboristoj en Transportoj , ĝenerala federacio de 690 sindikatoj reprezentanta 4,5 milionojn da laboristoj en la transporta sektoro en 153 landoj.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }