Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 février 2016 4 25 /02 /février /2016 14:16

25/02/2016

"Greenpeace-Francio" publikigas « Minacoj kontraŭ la afrikaj arbaroj ».

Tiu publikigaĵo denuncas « impeton al la afrikaj arbaroj » fare de la plantistoj de palmoleo kaj kaŭĉukarbo.

Tiuj plantejoj minacas la klimaton, kaj kaŭzas konfliktojn kun la tuŝataj komunumoj, memorigas la organizaĵo pri naturprotektado.

Hodiaŭ, « Afriko reprezentas nur etan mondskalan procenton el la produktado de palmoleo, sed la investadoj multobliĝas, allogitaj de idealaj klimataj kondiĉoj kaj ĉefe de nedevigaj reglamentoj », eksplikas la NRO.

Tiu publikigaĵo celas aparte la ekspansiajn projektojn de la plantejoj de la "Socfin", posedata de la grupo Bolloré (38,75%) kaj la aferisto "Hubert Fabri" (50,2%). « Kelkaj koncesioj apudas unikaj ekosistemoj kiel en Sao Tomeo, kie la plantejoj de la "Socfin" vastiĝas ene de la bufrozono de Nacia Naturparko. Tamen, male al ties ĉefaj konkurantoj el la sektoro de palmoleo, la "Socfin" ne havas politikon celantan malhelpi la senarbarigon en siaj projektoj », substrekas Cécile Leuba, taskita pri kampanjo por la NRO.

Laŭ "Greenpeace-Francio", « Vincent Bolloré devas utiligi sian influkapablon, ke la Socfin engaĝiĝu tuj pri politiko de nulo-senarbarigo kovranta ĉiujn siajn investojn en la sektoro ».

La NRO aldonis peticion kaj afiŝkampanjon, sur la parizaj Autolib, posedataj de la grupo Bolloré. Pridemandita de AFP, "Bolloré" menciis, ke li « estas nur akciulo de la grupo Socfin, plimulte kontrolata kaj estrata de la belga familio Fabri, proprietulo de plantejoj de kaŭĉukarboj en Afriko kaj Azio (…). Li do ne povas rekte respondeci pri la agoj aŭ decidoj plenumitaj de Socfin ». Sed li tamen certigas al la novaĵagentejo, ke li ludas « rolon de faciliganto kaj peranto en tiu afero » kaj « rilatas regule kaj rekte kun Greenpeace de antaŭ pluraj monatoj »

https://www.novethic.fr/actualite/entreprise-responsable/isr-rse/huile-de-palme-greenpeace-cible-hsbc-144253.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }