Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 février 2016 3 24 /02 /février /2016 15:38
Photo AFP
Photo AFP

24/02/2016

La homaj rajtoj estas plu minacataj, tio estas la malĝoja bilanco starigita de Internacia Amnestio por la jaro 2015. La NRO senorde denuncas la militkrimojn en 19 landoj, la krizon de la migrantoj… Kaj ankaŭ, el pli surpriza maniero, la reagojn de tiuj registaroj, kiuj profitas de la teruraj eventoj por plifortigi la sekurecan premon. Akuzata : Francio kaj ties urĝa stato starigita de post la atencoj de novembro 2015.

« Internacia Amnestio ĉiam kondamnis la ekscesojn efektivigitajn de la armitaj grupoj, Islama ŝtato, Boko Haram, la kurdaj milicoj YPG aŭ aliaj, sed iliaj agoj ne povas esti utiligitaj kiel pravigo por siavice malrespekti la homajn rajtojn, mencias Salil Shetty, ĝenerala sekretario de "Internacia Amnestio". Ekzemple, kiam Usono plenumas grandskalan kontrolon, kiam Rusio decidas specialan leĝon pro la NROj, aŭ kiam Turkio kaj Niĝerio utiligas siajn sekurecajn fortojn kontraŭ sia propra loĝantaro. »

Longa ĉapitro estas kompreneble dediĉita al la krizo de la migrantoj, kun denunco de Eŭropo : nur Germanio scipovis respondi al la krizo, juĝas la ĝenerala sekretario de "Internacia Amnestio" : « Eŭropo, la plej riĉa bloko el la mondo ne kapablis kuniĝi por trovi rimedon seriozan, koheran, certan, por ebligi la homojn aliri Eŭropon, kiam ili fuĝas militon kaj persekuton. Entute, pri homaj rajtoj, Eŭropo fiaskis koncerne migrantojn kaj rifuĝintojn

Hungario estas aparte celita de la kritikoj.

La NRO akuzas la registarojn, ke ili pli kaj pli ignoras instituciojn kiel la "Unuiĝintajn Naciojn", aŭ la "Internacian Punkortumon".

Flanke de la maloftaj pozitivaj kritikoj, estas menciataj Madagaskaro, Fiĝioj kaj Surinamo, pro abolo de la mortopuno en 2015. Mongolio ŝajne faros la samon en 2016.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }