Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 février 2016 5 26 /02 /février /2016 13:06
Irano : Labourstart kampanjo : Liberigu la sindikatan gvidanton de la instruistoj, Esmail Abdi

26/02/2016

Esmail Abdi, gvidanto de la profesia asocio de la instruistoj en Teherano estis ĵus kondamnita je ses jaroj da malliberejo fare de la Islama revolucia tribunalo en Irano.

La 22-an de februaro, la verdikto ekestis, ok monatojn post lia arestado, dum li iris al Armenio por akiri necesan vizon en la celo ĉeesti la Mondan kongreson de la Internacio de Edukado en Otavo, Kanado. De tiam enkarcerigita, Esmail estis akuzata pri « kolektiĝo kaj koluzio en la intenco malutili al publika ordo » kaj « propagando kontraŭ la sistemo ». Ties kolegoj juĝas, ke tiuj akuzoj estis motivitaj fare de liaj laŭleĝaj sindikataj aktivaĵoj kaj lia rolo en la asocio. Antaŭ lia enkarcerigo la 27-an de junio 2015, kolektiĝoj okazis en la tuta lando por protesti kontraŭ la malaltaj salajroj, kiuj metas plimulte el la iranaj instruistoj sub la malriĉeca sojlo.

La Internacio de Edukado postulas tujan kaj senkondiĉan liberigon de Esmail Abdi kaj respekton de la fundamentaj rajtoj de ĉiuj iranaj instruistoj.

Ni dankas vin pro via solidareco kaj subteno al niaj iranaj kolegoj.

Irano : Labourstart kampanjo : Liberigu la sindikatan gvidanton de la instruistoj, Esmail Abdi

Retmesaĝo :

Mi kontestas la maljustan kondamnon de S° Esmail Abdi, gvidanto de la profesia asocio de la instruistoj en Teherano, al puno de ses jaroj da malliberejo fare de la islama revolucia tribunalo de Irano. S° Abdi estis akuzata pri « kolektiĝo kaj koluzio en la intenco malutili al publika ordo » kaj « propagando kontraŭ la sistemo ». Mi kredas, ke tiuj akuzoj estas motivitaj de liaj laŭleĝaj sindikataj aktivaĵoj kaj lia rolo en la asocio.

Mi insiste petas de la iranaj aŭtoritatoj, tujan kaj senkondiĉan liberigon de S° Abdi, kaj plenan respekton de la internaciaj normoj pri la laboro.

Irano : Labourstart kampanjo : Liberigu la sindikatan gvidanton de la instruistoj, Esmail Abdi

Partenerece kun la Internacio de Edukado, internacia sindikata federacio kuniganta 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, reprezentanta ĉirkaŭ 32,5 milionojn da profesiuloj en edukado kaj servoj de la sektoro.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }