
09/02/2016
200 milionoj da virinoj en la mondo suferas ekscizon. Tiu praktiko estas kondamnita de UN sed plu persistas en kelkaj afrikaj landoj.
En Malio, 85% el la virinoj estas ekscizitaj ekde infanaĝo sed tiuj kripligoj estas vastigitaj ankaŭ en Senegalo, Somalio, Sudano kaj Egiptio.
Elise Delève renkontis Madina-n, malian junulinon, kiu luktas kontraŭ tiuj kripligoj. Ankaŭ ŝi estis ekscizita, certe antaŭ 5-jaraĝa kaj atestas pri la doloroj spertitaj ĉefe dum la momento de menstruoj sed ankaŭ de la «suferoj en la korpo kaj menso».
Pezo de la tradicioj
«Mi estis edukita en tiu ideo, ke la virinoj devas akcepti suferon, eksplikas Madina, tiu doloro estas tradicia». Hodiaŭ, ŝi vizitas la vilaĝojn de sia lando por ekspliki la danĝerojn kaj la efikojn de tiuj praktikoj, sed la pezo de la tradicioj kaj kredoj estas tre forta. «Kelkaj legendoj asertas, ke ne-ekscizita virino ne povos naski».
La NRO «Vidado de la mondo» plenumas kampanjojn en Afriko kontraŭ klitorektomio kaj proponas alian laborpostenon al la ekscizistinoj. Ankaŭ ritoj pri anstataŭigo estas organizataj en la vilaĝoj por ŝanĝi la kutimojn.
UN kondamnas tiujn virinajn kripligojn de post 2012 kiel malobservadojn pri la fundamentaj rajtoj de la virinoj.