Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 février 2016 7 14 /02 /février /2016 14:25
 « Por niaj infanoj ! », legeblas sur afiŝtabulo dum manifestacio kontraŭ la hungara politiko pri edukado, en Miskolc, la 3an de februaro 2016. JANOS VAJDA / AP
« Por niaj infanoj ! », legeblas sur afiŝtabulo dum manifestacio kontraŭ la hungara politiko pri edukado, en Miskolc, la 3an de februaro 2016. JANOS VAJDA / AP

14/02/2016

La pluvo ne kvietigis ilian koleron.

Miloj da hungaroj surstratiĝis en Budapeŝto ĉi-sabaton. Ili denuncis la superregadon fare de la Ŝtato sur edukado, sektoro reformita en 2010, iom post la alveno ĉe la potenco de Viktor Orban. Kun tiu evento, kiu estas parto de la protestmovado de la instruistaro komencita antaŭ du monatoj kaj duono, la Ĉefministro frontas unu el la plej grandaj kolektiĝoj organizitaj dum lia mandato.

« La studentoj estas superŝutitaj. Ili devas ĉeesti inter 35 kaj 38 horojn da kursoj ĉiusemajne, ne kalkulante pri la hejma studtempo… Do finfine, ili dediĉas pli da tempo al siaj studoj, ol la plenkreskuloj dediĉas al sia laboro », eksplikas unu el la manifestaciantoj, Istvan Suszter.

La instruistoj riproĉas al la aŭtoritatoj, ke ili ne konsultis ilin por komenci gravajn reformojn en edukado.

Laŭ Kazmer Kovacs, studento, tiu politiko estas « honto ». « Mi ne volas pasive partopreni al tiu sistemo, mi volas aŭdigi min, kaj ke ili respondu al miaj postuloj kiel studento », li aldonas.

Vortatakante la nekompetentecon kaj postulante pli da libereco, la instruistoj ne intencas haltigi la premon. Fine de novembro, malferma letero de prestiĝa lernejo, denuncanta la reformojn, ricevis la subtenon de pli ol 700 lernejoj kaj 30000 instruistoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }