Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2016 3 10 /02 /février /2016 18:01
Honkongo : ribeloj pro « revolucio de fiŝbuletoj »

10/02/2016

Perfortaj alfrontiĝoj en Hongkongo okazigis plurajn dekojn da vunditoj. Inter tiuj vunditoj : manifestaciantoj, policistoj kaj ĵurnalistoj. Polica interveno por deloki stratvendistojn en la kvartalo Mong Kok degeneris, kiam iom pli ol cent manifestaciantoj intermetiĝis por defendi la stratvendistojn, aparte multnombrajn en tiu periodo de ĉina Novjaro. Laŭ la polico 54 personoj estis arestitaj. Tio estas la plej gravaj tumultoj okazintaj sur la duoninsulo de post al « ribelo de la pluvombreloj » en 2014.

La ribeloj komenciĝis ĉirkaŭ noktomezo. La manifestaciantoj rifuzis forlasi la lokon, kaj lanĉis brikojn, vitrobotelojn, flamigitajn objektojn kaj, pli malofte, pafis realajn kuglojn averte.

La alfrontiĝoj daŭris la tutan nokton. Pluraj incendioj estis ekflamigitaj. Kvieteco reinstaliĝis komence de la mateno ĉirkaŭ la 9a horo, en ruinigitaj stratoj. Inter la manifestaciantoj : aktivistoj de la movado nomita « lokisma », kiuj kontraŭas la influadon de Pekino sur la duoninsulo.

En la sociaj retoj, tiu ribela nokto estis rapide nomata « revolucio de la fiŝbuletoj », reference al specialaĵoj venditaj en la lokŝanĝaj budoj. Edward Leung Tin-kei, unu el la gvidantoj de la kontraŭ-pekina movado, kandidato ĉe la partaj balotadoj, kiuj okazos post tri semajnoj, ŝajne estas inter la arestitaj personoj.

Tiuj kolizioj okazas en malfida etoso kun la kontinenta Ĉinio. La Honkonganoj timas malpliigon de siaj liberecoj fare de la registaro de Xi Jinping. Ĉefe depost la afero pri la malaperintaj librovendistoj ; kvin eldonistoj de malpermesitaj libroj estis arestitaj kaj kondukitaj al la kontinento.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }