Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2016 7 28 /02 /février /2016 13:06
Hispanio : Manifestacioj subtene al la migrantoj post fermado de la landlimoj

28/02/2016

« Ne al la milito », « Ne al la armiloj », « Bonvenon al la rifuĝintoj », kriegis manifestaciantoj en Sevilo, Hispanio.

Drastigo tra Eŭropo de la kondiĉoj de cirkulado de la rifuĝintoj okazigis sabaton, plurajn kolektiĝojn.

Kun samaj sloganoj, ĉirkaŭ 200 protestantoj postulis malfermadon de la landlimoj antaŭ la Aŭstria ambasadejo, dum Vieno decidis pasintsemajne limigi la eniron de la migrantoj sur sia teritorio.

Manifestacioj estis organizitaj ankaŭ en 5 germanaj urboj, kaj en Bruselo kie ĉirkaŭ 300 personoj kolektiĝis por postuli sekurigajn trapasejojn kaj memorigi la danĝerajn ŝipiradojn en maro.

363 personoj mortis en Mediteraneo de post la jarkomenco.

Kradmuro blokas al ili la vojon.

Ni estas ĉe la landlima posteno de Idomeno, norde de Grekio. En unu tago kaj duono da landlima fermado kun la eksa jugoslava respubliko de Makedonio, ĉirkaŭ 5000 azilpetantoj estas blokataj.

Vendredon, Slovenio, Kroatio, Serbio kaj Makedonio anoncis, ke ili limigas la nombron da personoj transirantaj ĉiutage al Norda Eŭropo. Cifero multe malsupera al la ĉiutagaj alvenoj de migrantoj sur la teritorio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }