Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2016 5 19 /02 /février /2016 15:31
Policistoj ĉirkaŭas manifestacianton, la 15an de februaro 2016 en Konakrio / AFP
Policistoj ĉirkaŭas manifestacianton, la 15an de februaro 2016 en Konakrio / AFP

19/02/2016

Dekkvino da sindikatanoj estis arestitaj post kolizioj en la kvartaloj de Konakrio, ĵaŭdon, en la kvara tago de ĝenerala striko, kiu bremsas la aktivaĵojn en Gvineo, laŭ sindikata gvidanto.

« Almenaŭ 16 el niaj kamaradoj estis arestitaj kaj estas retenitaj, ĉu en policejoj, ĉu en ĝendarmejoj de la ĉefurbo », deklaris Umar Barry, respondeculo en la "Sindikata Unio de la laboristoj de Gvineo" (USTG).

USGT alvokis al striko kun la "Nacia Konfederacio de la laboristoj de Gvineo" (CNTG, la plej grava en la lando), postulante malaltiĝon de la prezoj de la karburaĵoj, kaj kontentigon de la salajraj depostuloj.

Laŭ Umar Barry, la arestadoj koncernas la respondeculojn de sindikataj sekcioj en la komunumoj de Konakrio, ĉefe Ratoma kaj Matoto, en la ĉirkaŭurbo.

Tiuj kvartaloj spertis ĵaŭdon koliziojn inter junuloj kaj kondukistoj de taksioj kaj publikaj busoj, kiuj provis trapasi tiujn areojn uzante interalie la aŭtovojon Fidel Castro, kiu interrilatigas la flughavenon al la urbo-centro, laŭ ĵurnalisto de AFP kaj atestantoj.

La junuloj starigis improvizitajn barikadojn en pluraj lokoj de la vojoj por malhelpi la trafikon, asertante ke tiel, ili respektigas la strikrajton. Kolizioj okazis kun la kondukistoj, kiuj rifuzis halti. Policistoj intervenis por disigi la junulojn kaj malembarasi la vojojn.

Interne de la lando, la strika agadvorto ŝajne estis sekvata ĵaŭdon en pluraj granda urboj, el kiuj Labé (nordo), Mamou (centro), Kindia (centr-okcidento) et Kissidougou (sud-okcidento) kie, same kiel en la unua tago lundon, la striko paralizis la aktivaĵojn, laŭ telefonaj komunikaĵoj de loĝantoj.

Intertraktadoj kunigas de merkredo reprezentantojn de la registaro, estrataj de la porparolanta ministro Albert Damantang Camara, kaj tiujn de USGT, CNTG, kaj mastraron, laŭ oficialaj kaj sindikataj informfontoj.

Ĝis ĵaŭdo vespere, ili ne atingis akordon ebligantan haltigi la strikon, indikis la porparolanto de la sindikatoj, Mamadou Mansaré.

« Ni ne interkonsentis. (...) La striko daŭras, ni raportos al niaj mandatintoj », diris S° Mansaré, dum malfrue merkredon vespere, la porparolanto de la registaro raportis antaŭ amasinformiloj pri akordo inter la partoj, koncerne 12 el la 13 debatataj punktoj.

« Restas la tikla punkto pri karburaĵoj », anoncis la ministro Camara, esperante decidon de la sindikatoj pri haltigo de la striko « post konsultado de la laboristoj ».

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }