Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 février 2016 1 29 /02 /février /2016 21:23
Greka-Makedonia landlimo : migrantoj repuŝitaj fare de plorigaj gasoj

29/02/2016

Ili ne plu eltenis atendon. Tiuj migrantoj enrompis la sekurecan barilon, kaj tio estas nova perforta bildo de la krizo de la migrantoj, ĉi-foje en Makedonio.

Por eliri Grekion kaj atingi Makedonion, tiu grupo de 300 Sirianoj kaj Irakanoj interpuŝiĝis kun la polico, kaj ricevis plorigajn gasojn. La polico, celo de ŝtonĵetoj, disigis la homamason, perforte kaj en kaoso.

Multaj infanoj estis flegitaj de "Tutmondaj Kuracistoj", ĉeestanta surloke, post inhalado de fortaj dozoj da gaso.

La situacio plu estas streĉa ĉe la greka landlima posteno de Idomeno. Almenaŭ 7000 migrantoj estas blokataj tie de post la fermado de la landlimoj kaj limigoj truditaj pasintsemajne fare de pluraj Balkanaj landoj, el kiuj Makedonio.

http://fr.euronews.com/2016/02/29/des-migrants-repousses-par-des-gaz-lacrymogenes-a-la-frontiere-greco/

https://www.youtube.com/watch?v=L85SNR2ECFw

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }