23/02/2016
Preskaŭ 5000 azilpetantoj, inter kiuj centoj da Afganoj, amasiĝas en Idomeno, ĉe la greka-Makedonia landlimo. Makedonio malhelpas ilin transpasi la landlimon de antaŭ 48 horoj.
« Kiam ni petas transpason, ili diras ke tio estas provizora. Sed tio daŭras de kvar tagoj », bedaŭras viro.
La eksa Jugoslava Respubliko asertas, ke ĝi blokas la Afganojn pro la simila demarŝo de Serbio, Kroatio kaj Slovenio, kiuj decidis malhelpi transpason de tiuj, kiuj ili konsideras kiel ekonomiajn migrantojn. Domena efekto, kiu postlasas Grekion sola, fronte al la problemo.
En la celo eviti interpuŝiĝojn en Idomeno, Ateno blokis la trafikon de la buso, kiuj alkondukas la migrantojn post ilia alveno, el la grekaj insuloj al la haveno Pireo, 500 kilometrojn pli sude.