Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2016 7 21 /02 /février /2016 20:22
Germanio : Videoj de rifuĝintoj perfortitaj de la polico estigas polemikon

21/02/2016

Protestoj stariĝis, sabaton en Germanio, post elsendo de videoj montrantaj policistojn evakuantajn en Sakso, buson de azilpetantoj, kiuj rifuzis atingi sian loĝejon, timigitaj pro kontraŭ-rifuĝintaj manifestaciantoj.

Ambaŭ videoj, poste diskonigitaj en la reto, estis filmitaj ĵaŭdon vespere en Claußnitz, urbeto situanta kvindek kilometrojn for de Dresdeno.

Policisto kaptas adoleskanton per la kolo por elbusigi lin perforte – sur kiu figuras la skribaĵo « Reisegenuss » (« Plezuro vojaĝi ») – sub la krioj de manifestaciantoj kriantaj « Rehejmeniĝu ! »

La manifestaciantoj, kiuj antaŭe provis bloki la buson, ankaŭ skandas « Wir sind das Volk ! » (« Ni estas la popolo ! »), slogano de la manifestacioj kontraŭ la komunisma diktaturo en la eks-GDR, de nun deturnita de la kontraŭ-rifuĝinta movado "Pediga", naskiĝinta en Dresdeno.

Alia adoleskanto, ploranta, eliras mem el la veturilo, dum du virinoj, sidantaj sur la antaŭaj sieĝoj, interbrakumiĝas.

Laŭ la novaĵagentejo DPA, la polico ankaŭ uzadis devigojn kun du aliaj rifuĝintoj. « Mi rigardis la videojn. Ili estas klaraj », agnoskis la ministro pri internaj aferoj de la regiona Ŝtato, la konservativulo Markus Ulbig, kiu juĝis « profunde hontinda » la sintenon de la manifestaciantoj kaj anoncis, ke lia ministrejo atente ekzamenos la intervenon de la policistoj.

Sabaton, la ĉefo de la surloka polico, Uwe Reissmann, tamen defendis la policistojn, juĝante ke uzadon de devigoj estis necesa, kaj argumentante ke azilpetantoj havis minacantajn gestojn. Laŭ la publika televidkanalo ZDF kaj loka elektito de la radikala maldekstro, Rico Gebhardt, la direktoro de la rifuĝintejo de Claußnitz estas aliparte membro de la populisma partio "Afd", kiu ekspluatadas la migrantan krizon kaj kreskas en la opinisondoj. Subtena manifestacio estis planita sabaton vespere antaŭ la rifuĝintejo, anoncis la organizantoj.

http://www.20minutes.fr/monde/1790911-20160220-video-allemagne-images-refugies-rudoyes-police-font-polemique

https://www.youtube.com/watch?v=kI2IGcEq80E

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }