Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 février 2016 7 07 /02 /février /2016 18:15
Barcelono (Hispanio)
Barcelono (Hispanio)

07/02/2016

Ja en Dresdeno (Germanio), tie kie naskiĝis "Pediga" en oktobro 2014, la manifestaciantoj estis la plej multnombraj, inter 6000 kaj 8000 personoj, por denunci la alvenon de migrantoj en Eŭropo. Ili tamen estis duone malpli ol atenditaj. "Pediga", kiu signifas “Eŭropaj Patriotoj kontraŭ islamigo de Okcidento”, alvokis al marŝado en 14 landoj, kun agadvorto “Eŭropa Fortreso”, kaj sloganoj kiel “Ne al amasa enmigrado kaj islamigo”.

Ili estis preskaŭ tiel multnombraj en la ĉeĥa ĉefurbo, Prago : ĉirkaŭ 5000 partoprenantoj. Sed nur 200 en Birmingamo (Unuiĝinta Reĝlando), kie afiŝtabuloj estis videblaj kun la vizaĝo de la kandidato al la prezidenteco de Usono, Donald Trump, kies parolado laŭdanta haltigon de la “islama” migrado estas aprezata de la aktivuloj de "Pediga". Malmute da personoj ankaŭ en la Pollanda Cefurbo, Varsovio. Sed paroloj same agresemaj.

https://www.youtube.com/watch?v=cURtuP8Wwxg

«Eŭropo estas nun invadita de organizitaj grupoj kiuj deziras dominadi nian kontinenton», tion asertis estro de la "Nacia Movado", Robert Winnicki. En Centra Eŭropo, la situacio estas eltenebla, ĉar ni ne havas milionojn da islamanoj, male al Germanio.

En Kalezo, Francio, kie vivas 3700 migrantoj en ladurbo nomita “Ĝangalo”, "Pediga" spitis la malpermeson manifestacii. Ili estis nur 200 kaj la polico procedis pridemandojn de dudeko da personoj posedantaj tranĉilojn kaj elektroŝokajn armilojn. La polico ankaŭ intervenis en la irlanda ĉefurbo, Dublino, kie "Pediga" profitis la okazon por krei novan branĉon en Eŭropo. Kolektiĝoj okazis ankaŭ en Amsterdamo (Nederlando), Bratislavo (Slovakio), Graz (Aŭstrio).

http://fr.euronews.com/2016/02/06/l-extreme-droite-pegida-manifeste-dans-quatorze-pays-europeens/

Tie kaj tie, manifestacioj malamikaj al la ekstrema movado, kolektante ne homamasojn, okazis tamen sur granda parto de Eŭropo.

Kiel ĉi-sube en Dresdeno:

https://www.youtube.com/watch?v=mD0BsI977IQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }