Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2016 1 15 /02 /février /2016 13:36
« Mortigi nin ne sufiĉis al vi, vi do ankaŭ deziris atenci kontraŭ fremdulo »
« Mortigi nin ne sufiĉis al vi, vi do ankaŭ deziris atenci kontraŭ fremdulo »

15/02/2016

Ĉu la egiptaj policistoj estas implikataj en la morto de Giulio Regeni, tiu itala studento, kiun oni trovis mortinta antaŭ dek tagoj en Kairo?

La egiptaj aŭtoritatoj nee respondas.

Tamen, la ĵurnalo "New-York Times" publikigis enketajn elementojn, kiuj indikas ke, en la vespero de lia malapero, la junulo ŝajne estis forkondukita fare de viroj uniformvestitaj.

Aliparte, laŭ la aŭtopsio, li suferis pri multaj ostrompiĝoj, batoj kaj brulaĵoj.

Pro tiuj signoj, multaj observantoj asertas, ke li estis viktimo de polica perforto.

En Italio, grava kolektiĝo estis organizita ĉi-sabate en Romo. La manifestaciantoj postulis tutan klarigon pri la cirkonstancoj de lia morto.

Ankaŭ la itala Ĉefministro esprimis sian volon, ke « vero estu farita, kaj ke la kulpuloj estu kaptitaj ».

Doktoriĝanto ĉe la brita universitato de Kembriĝo, la studento efektivigis esplorojn pri la laboristaj movadoj en Egiptio.

Lia korpo estis rehejmigita al Romo sabaton 6an de februaro.

Li estis enterigita ĉi-vendrede en Fiumicello, nord-oriente de la lando, al kiu partoprenis miloj da personoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }