Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 février 2016 6 13 /02 /février /2016 18:01
Egiptio : miloj da kuracistoj manifestacias kontraŭ la polico

13/02/2016

Miloj da egiptaj kuracistoj partoprenis vendredon al kolektiĝo ĉirkaŭ la sidejo de sia sindikato en Kairo, por protesti kontraŭ la agreso fare de la polico de du kolegoj en publika malsanulejo pasintmonate.

La sindikato de la kuracistoj lanĉis alvokon al starigo de « digneca tago » post frapo de du kuracistoj el la malsanulejo al-Matriya (nord-oriente de Kairo) la 28an de februaro fare de naŭ policistoj, ĉar ili rifuzis redakti malĝustan medicinan raporton.

La naŭ policistoj estis pridemanditaj de la prokuroraro kiu decidis ĵaŭdon, ke neniu akuzo ekzistas kontraŭ ili post la enketo. Tiu anonco provokis la koleron de la kuracistoj. Kelkaj el ili okupis la sidejon kaj la ĉirkaŭaĵojn de sia sindikato apud la placo Tahrir.

Protestosigne, « la sindikato decidis plu flegi la pacientojn, sed senpage, ĝis kiam la policistoj estos vokitaj antaŭ justico. Ni ne volas, ke la malsanuloj estu ĝenataj » fare de la protestmovado, asertis la prezidento de la sindikato Hussein Khairi.

La kuracistoj plendas, ke ili ne povas plenumi sian profesion en sekureco, ĉefe en la publikaj establaĵoj.

« Estas bedaŭrinde ke la polico, kiu teorie devas protekti nin, agresas nin », bedaŭris Najat Abdel Ghani, kuracistino ĉeestanta en la manifestacio.

La porparolanto de la ministrejo pri Internaj aferoj ne respondis por komenti la faktojn.

La agresoj de policistoj kontraŭ civiluloj lastatempe multobliĝis en Egiptio. Mardon, egipta tribunalo kondamnis policiston je ok jaroj da malliberejo, ĉar li frapis ĝismorte enkarcerigitan bestkuraciston, kaj falsigis la oficialajn dokumentojn por akuzi la viktimon pri narkotaĵ-ŝakrado.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }