Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2016 3 17 /02 /février /2016 16:18
Egiptio : Labourstart Kampanjo : torturo kaj murdo de Giulio Regeni

17/02/2016

Homoj ĉie en la mondo estis konsternitaj kaj malgajigitaj, ekscii pri la torturo kaj murdo de Giulio Regeni, juna universitatano, kiu estis en Egiptio por plenumi esploron pri la situacio de la sendependaj sindikatoj.

Kiel skribis Kamal Abbas, grava gvidanto de la egipta laborista movado : « La anonco de la morto de Giulio intervenis dek tagojn post lia malapero. La stato, en kiu la korpo estis trovita, montras ke Giulio estis perforte murdita kaj suferis pri terura torturo antaŭ sia morto. Tio kaŭzis internacian indignon. » Malfermaj leteroj kaj retkampanjoj de universitataj kolegoj de Giulio okazis.

Ankaŭ la sindikata movado, postulas respondojn de la egipta registaro, arestadon kaj persekuton de la personoj, kulpaj pri tiu abomeninda krimo.

Retmesaĝo :

Mi subtenas la alvokon lanĉitan de miloj da universitatanoj kaj aliaj, postulantaj de la egipta registaro, ke ĝi partoprenu al enketo sendependa kaj eksterpartia pri ĉiuj kazoj de truditaj malaperoj, torturaj agoj kaj mortoj en malliberejo dum januaro kaj februaro 2016, koopere kun ĉiuj nunaj enketoj pri la morto de Giulio Regeni, fare de la kriminalaj prokuroroj, en la celo identigi la kulpulojn kaj alkonduki ilin antaŭ justico.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }