Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2016 2 02 /02 /février /2016 13:14

Desegnaĵo de CHAPPATTE, SVISLANDO

02/02/2016

«Danio ne estas lando por instaliĝi». Jen, laŭ Bo Lidegaard, la tre simpla mesaĝo, kiun provas sendi la registaro, alprenante la leĝon nomitan «juveloleĝo», voĉdone alprenita mardon 26an de januaro. Tiu leĝo implicas, ke la polico rajtas konfiski la posedaĵojn de la rifuĝintoj alvenantaj en Danio, je valoro superanta 10.000 kronojn (1300 eŭrojn), kaj reduktas la tempodaŭron por familia grupiĝo al tri jaroj, anstataŭ unu.

En tribuno publikigita la 19an de januaro fare de la ĵurnalo "Financial Times", la ĉefredaktoro de la dana ĵurnalo "Politiken" memorigas la tradicion de akceptado kaj protektado de la rifuĝintoj en Danio. Dum la Dua Mondmilito, «95% el la judoj de la lando estis kaŝe senditaj al Svedio en la celo eskapi la nazian persekutadon», li memorigas. Danio ankaŭ estas la unua Ŝtato, kiu ratifis la konvencion de "Unuiĝintaj Nacioj" koncerne la statuson de la rifuĝintoj, en 1951.

Bo Lidegaard aldonas:

«La dana registaro asertas, ke la celo de tiu leĝo estas malbone komprenata. Sed ĝi tute ne estas malbone komprenata. Male: tiu leĝo celas sendi mesaĝon al la rifuĝintoj de aliaj eŭropaj landoj, al la dana elektantaro kaj al la mondo. Tiu mesaĝo estas klare ricevita. Tiu leĝo havas neniun konkretan efikon. Neniam rifuĝinto alvenos en Danio kun riĉaĵoj, kaj tia persono neniam prezentiĝus ĉe la landlimo. Ne, tiu leĝo estas nenio alia ol provo, malbone konceptita, por mastrumadi la alfluadon de migrantoj, sciigante ke Danio ne estas la lando, kie migrantoj povas instaliĝi.»

La ĵurnalisto notas, ke Danio ofte estis modelo, kaj ke tiu simbolo estas nun diskreditita. «La «juveloleĝo» ebligas pensi, ke io putras en Reĝlando Danio». Sed ĝi ankaŭ montras, ke Eŭropa Unio devas alporti kredindan respondon al la krizo de rifuĝintoj […] Tiu leĝo estas alarmo, kiu memorigas ĝis kia grado Eŭropo povus misvojiĝi, se ni ne kapablas alfronti tiun problemon, kunkune.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }