Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 février 2016 1 22 /02 /février /2016 15:18
© MOHAMMED ABED – AFP
© MOHAMMED ABED – AFP

22/02/2016

Dimanĉon, la palestinaj instruistoj rekomencis sian strikon, postulante de la Palestinaj aŭtoritatoj, pli bonajn salajrojn. Tiu striko paralizas multajn publikajn lernejojn en okupata Cisjordanio, spite akordon inter la sindikato kaj la registaro.

La ministrejo pri Edukado anoncis pasintsemajne, ke ĝi akiris akordon kun la sindikato, sed la instruistoj forpuŝis ĝin, alvokante daŭrigon de la striko dimanĉon matene, unua tago de la semajno en la Palestinaj Teritorioj.

Digneco, justeco kaj egaleco

Aranĝitaj en komitatoj por organizi sian mobilizadon, ili akuzas la sindikaton, ke ĝi konformiĝas al la registara pozicio. « La mobilizado daŭrigas por postuli dignecon, justecon kaj egalecon », asertis membro de unu el tiuj komitatoj.

La ministrejo tamen deplojadis imponajn rimedojn, eĉ uzante, vendredon kaj denove dimanĉon matene, la laŭtparoliloj de la moskeoj por diskonigi alvokojn al rekomenco de la laboro. Vane.

Kiel multaj funkciuloj el pluraj sektoroj, la personaro pri Edukado postulas pli bonajn salajrojn. La instruistoj jam manifestaciis pasintajn merkredon kaj ĵaŭdon. Tiuj laborhaltigoj okazigis dudekon da arestadoj. Ĉiuj arestitaj instruistoj estis liberigitaj de la palestinaj sekurecaj fortoj post 48 horoj, sed tiuj pridemandoj eĉ pli incitis la koleron de iliaj kolegoj.

La ministrejo asertis, ke « ĝi plu studas » la demandon, kaj dementis la onidirojn laŭ kiuj, la strikantaj instruistoj estos anstataŭigitaj per studentoj aŭ volontuloj, kaj la ekzamenoj prokrastitaj.

Preskaŭ duono el la elspezoj de la Palestinaj aŭtoritatoj, provizora ento kiu devus cedi la lokon al Palestina ŝtato, ne ankoraŭ ekzistanta pro manko de pacakordo kun Israelo, estas dediĉita al la salajroj de la 180.000 funkciuloj.

Inter ili, 45.000 instruistoj, en Cisjordanio kaj en Gazao, akceptas kaj formas 1,2 milionon da lernejanoj, el kiu duono en Cisjordanio, nura palestina teritorio tuŝata de la striko.

La registaro pravigas la situacion, asertante ke ĝi ricevis en 2015 nur duonon el la 1,2 miliardo da dolaroj el la promesita helpo fare de la internaciaj donacantoj por vivteni sin.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }