Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 février 2016 4 18 /02 /février /2016 15:16
La sezonaj laboristoj laboras al la rikolto de sukerkano, en farmbieno de Piracicaba, Brazilo.Paulo Fridman/Bloomberg/Getty
La sezonaj laboristoj laboras al la rikolto de sukerkano, en farmbieno de Piracicaba, Brazilo.Paulo Fridman/Bloomberg/Getty

18/02/2016

La "Internacia Kortumo pri Homaj Rajtoj", bazita en Kostariko, ekzamenas ekde ĉi-ĵaŭdo la kazojn de centoj da brazilaj laboristoj submetitaj al moderna sklavismo en farmbieno de la Ŝtato Parao, norde de la lando. Fronte al neagado de la brazila justico, pluraj organizaĵoj luktantaj kontraŭ trudlaboro, kiel la "Pastora komisiono de la tero en Brazilo", metis la aferon antaŭ la interamerika justico.

Tiu temo venenas Brazilon de multaj jaroj, kaj malgraŭ efektivigo de publikaj politikoj por elradikigi la modernan sklavismon, la problemo persistas. Temas pri plendoj deponitaj inter 1989 kaj la komenciĝo de la 2000aj jaroj, kiuj okazigis nek kondamnon nek monkompenson de la brazila justico. Pro tio estiĝis tiu volo, meti tiujn aferojn antaŭ la internacia justico. La kazoj, kiuj estos studataj ekde hodiaŭ fare de la "Interamerika kortumo pri Homaj Rajtoj", kaj kiuj koncernas 340 personojn, ne estas novaj, sed reprezentas situacion, kiu plu estas aktuala.

Moderna sklavismo en Brazilo estas specifa, kiel eksplikas la pastro Xavier Plassat, kunordiganto de la pastora komisiono de la tero en Brazilo.

« Temas Plejparte pri kazoj de personoj, kiuj laboras por antaŭdifinita tempo. Estas ĝenerale sezonaj taskoj, por kiuj oni venigas migrantajn portempajn laboristojn, el malproksimaj regionoj. La perantoj, kiuj venigas ilin, allogas ilin per mirindaj promesoj, kaj laŭ bone konata principo de homa traktado, tiuj ĉi estas trompaj promesoj. Mekanismo de ŝuldiĝo stariĝas, kaj la personoj troviĝas ligitaj al la loko de sia ekspluatado ».

Laŭ la pastro Xavier Plassat, inter 1995 kaj hodiaŭ, 51.000 kazoj da moderna sklavismo estis registritaj. Li taksas, ke 25.000 laboristoj ĉiujare estas viktimoj de tiu sistemo, personoj kiuj aĝas ĝenerale inter 15 kaj 30 jarojn.

Metinte tiun aferon antaŭ la "Interamerika kortumo pri Homaj Rajtoj", la organizaĵoj kiuj luktas kontraŭ tiu plago esperas, ke la brazila Ŝtato reagos, kaj ke la brazila justico finfine plenumos kondamnojn kaj postulos monkompensojn por tiuj dekoj da miloj da viktimoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }