
12/02/2016
Pluraj informfontoj (Unuiĝintaj Nacioj, Unicef kaj aliaj NROj) taksas je 300000 la nombron de infansoldatoj en la mondo, ĉu batalantoj, ĉu « destinataj » al helpaj funkciadoj (portantoj, spionoj, korpogardistoj…)
Vera plago : laŭ Unuiĝintaj Nacioj, dekoj da organizaĵoj plu rekrutas kaj uzadas infanojn en multaj landoj, inter kiuj Afganio, Burundo, Centrafrika Respubliko, Demokrata Respubliko Kongo, Birmanio, Maroko, Nepalo, Somalio, Sudano, Ĉado, Kolombio, Sri-Lanko, Filipinoj, Ugando…
Traktatoj kaj internacia leĝaro malfacile respektataj : La internacia konvencio koncerne la infanajn rajtojn, plifortigita de nedeviga Protokolo, malpermesas interalie sendi al batalo infanojn malpli ol 18-jaraĝajn. La Internacia Punkortumo ankaŭ povas persekuti pro militkrimo tiuj, kiuj rekrutas kaj uzadas infanojn.
Video:
Oni nombras 25000 infansoldatojn en Afriko, Latin-Ameriko, Orienta Eŭropo, kaj en Azio.
Varbitaj en regulaj armeoj aŭ ribelaj armitaj grupoj
Kelkaj estas nur 7-jaraĝaj
Mortigi sian propran familion estas transiga rito
La kaŭzoj de tiu plago : malriĉeco, manko de edukado,
abundo de malpezaj armiloj, kiu ebligas uzadon fare de infanoj
Ili estas uzataj kiel frontaj batalantoj,
Brankardistoj, spionoj, mindetektantoj, seks-sklavoj
Malsanoj, misnutrado, narkotaĵoj,
prostituado, seksperfortoj estas ilia ĉiutaga vivo
Knaboj kaj knabinoj estas rekrutitaj
Atestantoj pri abomenindaĵoj, ankaŭ ili estas truditaj plenumi ilin
Ĉe la fino de la konfliktoj, ili estas izolitaj
Kun siaj fizikaj kaj psikologiaj sekvaĵoj
Kaj estas forpelitaj de sia komunumo.