02/01/2016
Dum li promesis la 31an de decembro, en siaj bondeziroj por la nova jaro, « purigi » sian landon de la ribeluloj de la "Partio de la Laboristoj en Kurdio" (PKK) fanfaronante, ke li « eliminis » pli ol 3000 da ili en 2015, la turka prezidento islamo-konservativa Recep Tayyip Erdoğan, elvokis la nazian Germanion de Adolfo Hitlero, por defendi la fortan prezidentecan sistemon, kion li deziras fondi en Turkio, raportas vendredon la turkaj amasinformiloj.
« En unuiĝinta sistemo kiel Turkio, prezidenteca sistemo povas tute ekzisti. Ekzemplo ekzistas en la mondo kaj ankaŭ en la Historio, kiel ekzemple en Hitlera Germanio », li deklaris al ĵurnalistoj ĵaŭdon vespere, post laborvizito en Sauda Arabio.
Sed en komunikaĵo publikigita vendredon vespere, la turka prezidenteca medio malantaŭenpedalis per tiuj vortoj : « Hitlera Germanio estas malbona ekzemplo, kiu havis katastrofajn konsekvencojn en ekspluatado de la sistemo, ĉu parlamenta, ĉu prezidenteca ».
S° Erdoğan, kiu estras Turkion de 2002, unue kiel Ĉefministro, poste kiel prezidento ekde 2014, volas modifi la konstitucion, tiamaniere ke la prezidenteca rolo nun simbola, akiru vastajn potencojn, kiel en Usono, Rusio aŭ Francio.
(…)
http://www.humanite.fr/turquie-erdogan-sinspire-ouvertement-dhitler-594254
Turkio plenumas sian militon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/12/turkio-plenumas-sian-militon.html