06/01/2016
Tiu ĉi mateno estis aparte terura sur la turkaj marbordoj. Almenaŭ 21 migrantoj dronis, forirantaj de Turkio kaj provantaj atingi la grekan insulon Lesbo-n en pneŭmatikaj boatoj. Inter ili, pluraj virinoj, el kiuj unu graveda, kaj pluraj tre junaj infanoj. La korpoj estis pelitaj de la maro, viglega ĉi-mardon, kaj la turka marborda patrolo sukcesis savi nur ok ŝippereulojn. Plejparte el ili suferis pri hipotermio kaj estis hospitaligitaj.
La ŝipirado tra Egea maro, malgraŭ vintro, estas la vojo elektita de ĉirkaŭ 150 migrantoj ĉiutage, laŭ la turkaj aŭtoritatoj.
La ŝippereoj de ĉi-marde estas la plej gravaj de post novembro. En 2015, 700 migrantoj mortis en Egea maro.
« Ni venis horon antaŭe, rakontas viro sur la plaĝo. Ni vidis boaton sinki kaj grundi sur rokoj. Mi supozas, ke tiuj homoj mortis, kiam ili provis naĝi el la rokoj. Ni venis helpi, kiel civitanoj ».
Eŭropa Unio kaj Turkio subskribis fine de novembro akordon, kiu planas monhelpon, interŝanĝe kontraŭ promeso de Turkio, ke ĝi pli bone retenu la migrantajn fluojn sur siaj marbordoj.