Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 janvier 2016 3 20 /01 /janvier /2016 20:51
Tunizio : manifestacio de senlaboruloj disigita en Kaserino

20/01/2016

La tunizia polico ekuzis plorigajn gasojn mardon, por disigi plurajn centojn da laborpetantoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la departemento de Kaserino, centre de la lando, postulante laboron, du tagojn post la memmortigo de juna senlaborulo, raportas atestantoj.

La ministrejo pri Internaj aferoj anoncis starigon de nokta elirmalpermeso en Kaserino.

La « jasmena revolucio », unua paŝo al la araba printempo, komenciĝis post la ribeloj kiuj sekvis la morton, la 4an de januaro 2011, de Mohamed Buazizi, stratvendisto kiu sinoferis per fajro en Sidi Buzid.

Pluraj senlaboruloj kolektiĝintaj mardon en Kaserino minacis mortigi sin du tagojn post Ridha Jajaui, kiu laŭ atestantoj, memmortigis sin, ĉar li ne sukcesis akiri postenon en publika funkcio.

Malgraŭ la revolucio, la senlaboreco pasis de 12 al 15,3% inter 2010 kaj fine de 2015, dum triono el la laborpetantoj posedas universitatajn diplomojn.

En Kaserino, ĉefurbo de unu el la plej malriĉaj regionoj de Tunizio, la senlaboruloj reprezentas preskaŭ trionon el la aktiva loĝantaro.

En Tunizo, la "Tunizia Ĝenerala Laborista Unio" (UGTT), ĉefa nacia sindikato, kiu minacis alvoki al ĝenerala striko, akordiĝis mardon kun la "Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj" (UTICA) pri salajraj plivalorigoj koncerne milionon kaj duonon da dungitoj en la privata sektoro.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }