Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2016 5 15 /01 /janvier /2016 14:07
Tunizio : La lando celebras la kvinan datrevenon de sia « Printempo »

15/01/2016

Ĉio komenciĝis en Sidi Bouzid en decembro 2010. Mohamed Buazizi, stratvendisto foroferis sin per fajro por denunci la mizeron, kaj tuta Tunizio ekzaltiĝis.

Senlaboreco, malriĉeco, sociekskludo, la malgaja aspekto de la lando instigis milojn da personoj surstratiĝi, la araba printempo, senprecedenca revolucio, komenciĝis. Kvin jarojn poste, la prezidento Béji Caïd Essebsi bilancas : « Internaj studaĵoj asertas, ke 73% el la tunizianoj estas optimismaj. Ili konstatas konstantan pliboniĝon de la sekureca situacio, kaj ke libereco estas la plej grava akiro de la revolucio. »

Sur la avenuo Burgiba en Tunizo, ili denove manifestacias. Antaŭ kvin jaroj, precize ĉi tie, ili marŝadis kriante « foriru », celante la prezidenton Ben Ali. Malgraŭ festa etoso, depostuloj plu restadas.

Ĝihadistaj atencoj de post 2011, urĝa stato, sed ankaŭ liberaj balotadoj kaj Nobelpremio pri paco en 2015 : inter fiereco kaj elreviĝo, tiuj Tunizianoj celebras la kvinan datrevenon de sia « Printempo ».

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }