06/01/2016
Ŝams, ĉefa organizaĵo pri defendo de samseksemaj rajtoj en Tunizio, estas suspendita por unu monato de la aŭtoritatoj. La grupo, konata pro ties kampanjoj favore la malkriminaligo de samseksemo, opinias ke temas pri politika decido. De monatoj en Tunizio, la kondamnoj de samseksemuloj multobliĝas, kaj ankaŭ atakoj kontraŭ komunumo, kiu pli kaj pli firmiĝas.
En ege streĉa kunteksto, la asocio "Ŝems" devas suspendi siajn aktivaĵojn post peto de la komisiisto pri Ŝtatkonfliktoj. Jam pasintan monaton, ses studentoj de Kajruano en Tunizio, estis kondamnitaj je tri jaroj da senkondiĉa malliberejo pro samseksemo. La tunizia Punkodo, per artikolo de 1993, kondamnas tian seksan agadon.
Por abolo de tiu artikolo, "Ŝams" aktivadas de sia kreado en majo 2015. La konstitucio de 2014, juĝita kiel liberala laŭ kelkaj aspektoj, asertas liberecon de la privata vivo. La kialoj elvokitaj de la aŭtoritatoj, ĉi-okaze de la servo de la Ŝtatkonfliktoj, por suspendi la asocion, ne estas konataj.
La vic-prezidento de "Ŝams" opinias, ke tiu decido montras « politikan volon », dum la asocio plenumas siajn aktivaĵojn en respekto de la leĝo. Pluraj roluloj de la tunizia publika vivo, kiel la muftio de la Respubliko, inter aliaj, petis nuligon de la vizo de "Ŝams", ĉar ĝi « atencas al la islamaj valoroj ». "Ŝams" volas kontraŭi, sed kiamaniere ?