Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2016 5 15 /01 /janvier /2016 19:48
Svislando : Rifuĝintoj : konfiskado de posedaĵoj jam aplikata

15/01/2016

Ĉu la rifuĝintoj alvenantaj Eŭropen devas partopreni la azilkostojn ? En Danio, la parlamento studas nun leĝprojekton celantan « kapti posedaĵojn, kiujn la azilpetantoj alportas kun si, en la celo financi iliajn bezonojn pri nutrado kaj gastigado ».

Tia aranĝo jam ekzistas en Svislando de pluraj jaroj.

La publika alemana televido SFR malkaŝis, ke la rifuĝintoj devas transdoni al la aŭtoritatoj ĉiujn posedaĵojn, kies valoro superas 1000 svisajn frankojn (ĉirkaŭ 900 eŭrojn). Interŝanĝe, ili ricevas kvitancon.

La aŭtoritatoj pravigas sin, memorigante ke la leĝo pri azilo (LAsi de la 26a de junio 1998) postulas de la rifuĝintoj, ke ili kontribuu kiel eble, al la kostoj de siaj azilpetoj kaj socia asistado. (Artikolo 87 – Konfisko de heredaj posedaĵoj)

La persono povos reakiri sian monon, kondiĉe ke ĝi forlasu la landon en la 7 venontaj monatoj. Male, tiu mono utilos por financi la elspezitajn sumojn.

Aliparte, se la persono akiras azilrajton, ĝi devos pagi 10% el siaj mongajnoj dum 10 jaroj. (Artikolo 86 – Speciala akcizo)

Pasintjare, Svislando akceptis preskaŭ 40.000 azilpetantojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }