Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 janvier 2016 6 30 /01 /janvier /2016 20:50
© REUTERS
© REUTERS

30/01/2016

Pluraj dekoj da maskitaj viroj, ŝajne ligitaj al huligana medio kaj novnazia movado, konverĝis vendredon vespere en la centro de Stokholmo por agresi migrantojn, indikis sabaton la sveda polico.

Inter 50 kaj 100 personoj, maskitaj kaj kapuĉitaj, rendevuis vendredon komence de vespero en "Sergels Torg", granda piedira placo de la sveda ĉefurbo, kie troviĝas junuloj, marĝenuloj kaj ne akompanataj migrantaj neplenkreskuloj. Laŭ atestantoj, la agresantoj molestis « personojn fremdaspektajn » kaj disdonadis anonimajn flugfoliojn petantajn « suferigi la nord-afrikajn infanojn per merititaj punoj ».

La aŭtoritatoj deplojadis gravajn rimedojn en la urbo-centro. 46-jaraĝa viro estis arestita post frapo de policisto al la vizaĝo. Tri personoj estis kaptitaj pro atenco al publika ordo, poste liberigitaj. Alia, kiu posedis tranĉilon, estos persekutitaj pro malpermesita posedo de armilo.

La retpaĝaro "Nordfront", montrejo de la novnazia movado SMR, asertis vendredon vespere, ke ĝi scias de « surlokaj informfontoj », ke « centoj da huliganoj » de la kluboj AIK kaj Djurgården pretiĝas « meti ordon en la migranta krimularo el Nord-Afriko ».

http://www.skynet.be/actu-sports/article/1628174/des-dizaines-d-hommes-masques-attaquent-des-migrants-a-stockholm

https://www.youtube.com/watch?v=PFKYoRrJ2hQ

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }