Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2016 1 11 /01 /janvier /2016 21:34
Foto : Lernejo, kiu instruas la Kojsanajn lingvojn en la provinco Norda Kablando, Sud-Afriko
Foto : Lernejo, kiu instruas la Kojsanajn lingvojn en la provinco Norda Kablando, Sud-Afriko

11/01/2016

En Sud-Afriko, unu el la lastaj personoj scipovantaj la lingvo de la "Boŝmanaj Khomani San", indiĝena populacio, mortis. Ouma Magrieta, 74-jaraĝa, estis enterigita ĉi-semajnfinon en Upingtono en la provinco Norda-Kablando. Ŝi apartenis al la tribo de la "Khomani San", indiĝena populacio el la Kalahara dezerto, kies lingvo estingiĝis.

Ouma Magrieta estis unu el la kvin lastaj personoj en la mondo scipovantaj la lingvon de la "Khomani San". Klaklingvo, malnova je pli ol 20.000 jaroj kaj inter la plej kompleksaj en la mondo. Ĝi estis parolata de la "Khomani San", sub-grupo de la Kojsanoj, indiĝena populacio de Aŭstralia Afriko, ankaŭ nomitaj Boŝmanoj.

En Sud-Afriko, pliparte el la Kojsanoj estis konvertitaj al Afrikansa lingvo dum Apartismo. Hodiaŭ, restas kvindeko da Kojsanaj dialektoj parolataj, interalie en la apudaj landoj, Namibio kaj Bocvano.

Kelkaj el tiuj dialektoj preskaŭ estingiĝis, aliaj kiel la Kojoj estas plu uzataj. Koncerne la « Nǁng », ĝi ŝajne malaperis antaŭ kelkaj jaroj. Finfine, plu restas nur kvar personoj parolantaj ĝin, kaj ili ĉiuj havas pli ol 70 jarojn.

neniammilitointerni - dans Lingvoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }