Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 janvier 2016 2 12 /01 /janvier /2016 17:02
Loĝantoj de Madajo, apud Damasko (Sirio), interparolas kun membroj de la misio de observantoj de UN la 6an de 2012. Poste, la humanitara situacio en tiu urbo ege difektiĝis, kun kondiĉoj de ekstrema misnutrado menciitaj en decembro 2015.© 2012 Reuters
Loĝantoj de Madajo, apud Damasko (Sirio), interparolas kun membroj de la misio de observantoj de UN la 6an de 2012. Poste, la humanitara situacio en tiu urbo ege difektiĝis, kun kondiĉoj de ekstrema misnutrado menciitaj en decembro 2015.© 2012 Reuters

12/01/2016

La krizo en Madajo estas alarmsignalo por la internacia komunumo.

Sirio : Ebligi alkondukon de humanitara helpo al la sieĝataj areoj

La suferoj de la civiluloj en la urbo Madajo, okcidente de Sirio, emfazas la urĝan necesecon de internacia kunagado por provizi helpon en la areoj sieĝataj de la registaraj fortoj, deklaris Human Rights Watch. La "buroo de UN por kunordigado de humanitaraj aferoj" (OCHA) indikis pasintan decembron ke, en ĉirkaŭ 400.000 personoj submetitaj al sieĝstato en Sirio, nur 1% ricevis nutradan helpon inter septembro kaj novembro, kaj malpli ol 1% ricevis medicinan asistadon.

Surlokaj aktivuloj kaj loĝantoj de la urbo Madajo, sieĝita de julio fare de la registaraj fortoj kaj de ties aliancanoj de la Hizbulaho, atestis al "Human Rights Watch" dum telefonaj interparoloj, ke la registaro malhelpis ĉian humanitaran helpon de oktobro. Konsekvence, la loĝantoj suferas pri nutrada manko pli kaj pli grava, kaj kelkaj mortis pro manko de kuracaj zorgoj.

Sirio : Ebligi alkondukon de humanitara helpo al la sieĝataj areoj

Laŭ Kuracistoj sen Landlimoj, 23 pacientoj de la sancentro subtenita de tiu organizaĵo en Madajo, malsatmortis de post la 1a de decembro.

« La suferoj de la loĝantoj de Madajo devus urĝe atentigi, ke la personoj vivantaj en la sieĝataj areoj de Sirio malespere bezonas nutraĵon, sekuran hejmon kaj sanzorgojn », deklaris Nadim Houry, kundirektoro de la fako "Mez-Oriento kaj Nord-Afriko" ĉe "Human Rights Watch".

Konforme al la internacia humanitara juro, ĉiuj partoj en armita konflikto devas faciligi rapidan kaj senobstaklan alkondukon de humanitara helpo al ĉiuj civiluloj, kiuj bezonas ĝin, kaj ebligi la civilulojn libere forlasi sieĝatan areon. Estas malpermesite « utiligi malsategon kontraŭ la civiluloj » kiel militmetodon.

Sirio : Ebligi alkondukon de humanitara helpo al la sieĝataj areoj

Pasintan 18an de decembro, la "Konsilio pri sekureco de UN" alprenis la rezolucion 2254 aprobante agadplanon por pacprocezo en Sirio. Ĝi petis de ĉiuj partoj en la konflikto « permesi tuj la humanitarajn organismojn rapide atingi, en plena sekureco kaj sen obstaklo, en tuta Sirio kaj per la plej rektaj vojoj, ĉiujn personojn en bezono, aparte en ĉiuj areoj sieĝataj kaj malfacile atingeblaj.»

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }