Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 janvier 2016 4 07 /01 /janvier /2016 18:46
Sirio : arkta ŝtormo afliktas la rifuĝintojn

07/01/2016

En militanta lando, kiel Sirio, vintro igas la ĉiutagan vivon eĉ pli malfacila. De post la komenco de ĉi tiu monato, la nord-okcidento de la lando suferas pri polusa malvarmo, arkta ŝtormo kiu akompanas sin de fortaj neĝoj.

Video, enretigita en la sociaj retoj, estis filmita en Latakio, en kampo de rifuĝintoj.

Varmigi sin fariĝis prioritato, vivgrava bezono aparte por la infanoj kaj plejaĝaj personoj. « Mi alvenas de la kurdaj montoj, diras viro. Pluraj tagoj estis bezonataj por organizado de lukto kontraŭ tiu malvarmo. Ni havas minus 10 gradojn, kaj neĝas. » « Ni estas ĉi tie de kvar jaroj, aldonas aliulo. Ni suferas, ĉar la tuta helpo estas nun donacata al la novaj rifuĝintoj. Ĉio mankas al ni, ni havas nek lignaĵon, nek hejtilon. »

La situacio ankaŭ estas tre malfacila en tiu rifuĝinta kampo de UN, en la Bekaa valo, en Libano. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj preskaŭ miliono da personoj, rifuĝintoj libanaj, siriaj kaj palestinaj estas aparte en danĝero ĉi-vintre.

http://fr.euronews.com/2016/01/06/la-tempete-arctique-en-syrie-accable-les-refugies/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }