Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2016 4 14 /01 /janvier /2016 14:43
Rublo. PHOTO AFP / ALEXANDER NEMENOVAFP
Rublo. PHOTO AFP / ALEXANDER NEMENOVAFP

14/01/2016

Pli kaj pli da entreprenoj, privataj aŭ publikaj, spertas malfacilaĵojn por pagi siajn salajrulojn. La afero, kiu senĉese pligraviĝas de post 2012, tuŝas multajn regionojn, kreskigante la malkontentecon.

« La malfruiĝa pago de salajroj al dungitoj de privata kaj publika sektoroj malstabiligis la socian kaj politikan situacion de la regionoj en decembro 2015 », raportas la ekonomika ĵurnalo Kommersant, reference al la rezultoj de studaĵo publikigita de la Fonds Peterbourgskaïa Politika, kiu studas ĉiumonate la socian etoson en la rusaj regionoj. Tiu studaĵo, kiu baziĝas sur la datumoj de la Federala Agentejo pri naciaj statistikoj (Rosstat), malkaŝas interalie, ke la salajraj malfruiĝoj estas en konstanta kreskado de post 2012.

Ekzemple, en Transbajkalo, landlima regiono kun Ĉinio kaj Mongolio, la instruistoj de du lernejoj ekstrikis, kaj la membroj de la personaro de psikiatria malsanulejo manifestaciis por postuli sian salajron. En sep aliaj regionoj (Arĥangelsko, Vladimira provinco, Kaluga provinco, Ĥabarovska regiono), la funkciuloj de la "ministerio pri urĝaj situacioj", kiuj intervenas okaze de loka krizo aŭ natura katastrofo, ne ricevis siajn salajrojn.

En la regiono Novosibirsko (sud-okcidente de Siberio), la deteno de salajroj tuŝis precipe la konstruadan sektoron, eĉ instigante la laboristojn en unu el la konstruejoj detrui konstruatan domegon.

En la teritorio Primorsko (Ekstrem-oriento), la salajruloj de pluraj industriaj entreprenoj plu strikas atendante siajn salajrojn. Dum en Moskvo, la dungitoj de la ĉenrestoracio Sbarro jam suferis similan situacion.

Natalia Zubareviĉ, specialisto pri ekonomia kaj socia disvolviĝo en la rusaj regionoj, estas pesimisma en sia analizo aperita en la ĵurnalo Novaïa Gazeta : « La krizo, kiu ĵus komenciĝis malsimilas al la antaŭaj : ĝi estas malrapida, konfuza kaj longa. »

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }