Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 janvier 2016 2 26 /01 /janvier /2016 21:19
Reĝlando Danio : la Parlamento alprenas la debatitan reformon pri azilrajto

26/01/2016

Per tre larĝa plimulto, la dana Parlamento alprenis ĉi-mardon posttagmeze sian reformon pri azilrajto. Reformo kontestita, kiu planas interalie konfiskadon de posedaĵoj apartenantaj al la rifuĝintoj.

En Danio, per 81 voĉoj el 109, la Parlamento ĵus alprenis sian reformon pri azilrajto. Nur 27 deputitoj voĉdonis kontraŭ, kaj unu sin detenis.

Tiu reformo celas malinstigi la rifuĝintojn peti azilon en Danio. En tiu celo, la reformo planas starigi konfiskadon de iliaj posedaĵoj superaj je 1340 eŭroj. Tiu konfiskado utilos al financado de ilia restado.

La teksto planas ankaŭ, ke familia grupiĝo eblos nur fine de la tria jaro.

Pasintjare, 20.000 rifuĝintoj estis registritaj en Danio.

Hodiaŭ, Pierre Henry ĝenerala direktoro de Francio-Aziltero reagis al tiu projekto kaj deklaris : « Io difektiĝas en Reĝlando Danio ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }