Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2016 7 10 /01 /janvier /2016 22:14
Pollando : miloj da personoj manifestacias por defendi la publikajn amasinformilojn

10/01/2016

En Pollando, la estriĝo sur la publikaj amasinformiloj malsukcesas. Novaj marŝadoj sabaton en la tuta lando okazis por la defendo de esprimlibereco. La manifestaciantoj petas subtenon de Eŭropa Unio. Laŭ Mateusz Kijowski, fondisto de la "Komitato por defendo de demokratio", civitana iniciato, temas tutsimple pri elpurigo en la publika aŭdvidado : « Ni kolektiĝis, ĉar la gazetlibereco estas en danĝero, ĉar demokratio estas en danĝero. Se la amasinformiloj ne povas scii kion faras la aŭtoritatoj, tiam ankaŭ la civitanoj ne scios. »

Tuj post kiam la leĝo estis voĉdonita, la estroj de la televido kaj la publikaj radioj ŝanĝiĝis. Ĉiuj estas proksimuloj de la konservativa registaro, kiel Jacek Kurski, la nova prezidento de la publika televido TVP.

Malgraŭ internacia protestado, kaj maltrankvilo de Eŭropa Unio aŭ "Raportisto sen Landlimoj", Varsovio avertis Bruselon, ke ĝi ne intervenu en ĝiaj internaj aferoj.

La Eŭropa komisiono postulas de Pollando, ke ĝia nova leĝo respektu la komunumajn regulojn pri libereco de amasinformiloj. La Eŭropa komisiono debatos pri la jurstato en Pollando la 13an de januaro.

http://fr.euronews.com/2016/01/09/pologne-des-milliers-de-personnes-manifestent-pour-defendre-les-medias-publics/

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }