19/01/2016
En Norvegio, trideko da azilpetantoj ekstrikis. Ili protestas kontraŭ la decido de Norvegio, kiu volas elpeli ilin al Rusio. Oslo fakte decidis, ke la migrantoj, kiuj transiris Rusion estos tien rekondukitaj, sen ekzameni ilian peton, juĝante ke Rusio estas « sekureca lando ».
Tiu decido estigas indignon de la norvegiaj NROj.
Video traduko :
TIUJ AZILPETANTOJ ESTAS MINACITAJ JE ELPELADO
NORVEGIO VOLAS REKONDUKI AL RUSIO LA MIGRANTOJN KIUJ TRANSIRIS ĜIN
TRIDEKO DA AZILPETANTOJ KOMENCIS MALSATSTRIKON
Viro : « Ĉiuj malsatstrikas. Ĉiuj familioj, eĉ la infanoj. Neniu manĝas. »
Virino Ruth Pedersen el norvegia NRO pri helpo al azilpetantoj : « Tio estas tre malfacila. Vidi homojn en tia terura situacio. Ni sentas nin senpovaj. »