Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 janvier 2016 1 04 /01 /janvier /2016 19:32
Sofia (kromnomo), 17-jaraĝa, dungita en tabakplantejo en Norda Karolino. Ŝi komencis labori je 13-jaraĝa. Ŝi rakontas, ke nur ŝia patrino instruis al ŝi kiel protekti sin en la kampoj. Benedict Evans / Human Rights Watch
Sofia (kromnomo), 17-jaraĝa, dungita en tabakplantejo en Norda Karolino. Ŝi komencis labori je 13-jaraĝa. Ŝi rakontas, ke nur ŝia patrino instruis al ŝi kiel protekti sin en la kampoj. Benedict Evans / Human Rights Watch

04/01/2016

La NRO Human Rights Watch kolektis la atestojn de neplenaĝulaj laboristoj submetitaj al nikotino kaj pesticidoj. Laborkondiĉoj havas gravajn konsekvencojn por ilia sano. La tabakindustrio engaĝiĝis al protektado de la plej junaj inter ili, do la junuloj malpli ol 16-jaraĝaj. Sed por la junuloj de 16 ĝis 18-jaraĝa, ĉio restas por fari, dum la usona leĝaro penas al reformo.

La sceno okazas en Norda Karolino, kvar aŭ kvin horojn peraŭte for de Vaŝingtono. Junulino 16-jaraĝa ekipiĝas por iri al laboro en tabakplantejo. Ŝiaj nuraj protektaĵoj : rubsako surmetita sur ŝiaj vestoj kaj gantoj el teksaĵo. Tio estas la ŝoka bildo elektita de la NRO "Human Rights Watch" (HRW), en raporto publikigita en decembro, por denunci la laborkondiĉojn truditajn de kelkaj gigantaj tabakfirmaoj al iliaj salajruloj… neplenaĝuloj aĝaj de 16 ĝis 18 jaroj laboras sur la usona teritorio.

La « malsano je verda tabako »

Tiuj adoleskantoj rakontas interalie pri la konsekvencoj de la « malsano je verda tabako ». Temas pri akra venenado, kiuj manifestiĝas per naŭzoj kaj kapdoloroj. « Mi elŝiris trudherbojn kaj sentis min senfortiĝinta, same kiel mi ekhavus vertiĝon », atestas Eliceo, 16-jaraĝa junulo, pridemandita de HCW.

Alia danĝero : senpera submetiĝo al la pesticidoj uzitaj por trakti la tabakon. Susana, 16-jaraĝa, rakontas : « Ni estis laborantaj, kaj laboristo ŝprucigis apud ni, ege proksime. Neniu petis nin foriri ».

Pli granda danĝero por la neplenaĝuloj

Tiu minaco estas penige agnoskita de la Usona ŝtato. « Povas esti, ke la infanoj kaj adoleskantoj estas pli sentemaj pri submetiĝo al kemiaj produktaĵoj, kaj pli riskas suferi pri « malsano je verda tabako » ol la plenkreskuloj », indikas la Agentejo pri sekureco kaj sano en la laboro. Sed la usona laborjuro daŭre estas aparte neprotektanta. Ĝi fakte permesas dungadon en la tabakplantejoj de neplenaĝuloj ekde 12-jaraĝa, eĉ sen aĝlimo kiam temas pri familia aktiveco.

Jam menciita, aparte en antaŭa raporto de HRW, la tabakindustrio komencis mem fari promesojn. Antaŭ unu jaro, la du plej grandaj usonaj produktistoj de la sektoro, Altria (Philip Morris kaj Marlboro) kaj Reynolds (Camel kaj Lucky Strike), kaj ankaŭ du surlokaj grupiĝoj, promesis malpermesi la dungadon de junuloj malpli ol 16-jaraĝaj.

Norda Karolino : adoleskantoj en danĝero en la tabakplantejoj

Industrio engaĝiĝas.. ĝis 16-jaraĝa

Signifa gesto… sed kiu ekskludas la junulojn aĝajn de 16 ĝis 18 jaroj. Nenio indikas hodiaŭ evoluon de la privata sektoro pri ili. La tabakindustrio ne ŝanĝas sian sintenon. « R.J. Reynolds malpermesas uzadon de infanoj en la laboro. La terkultivistoj povas dungi laboristojn de 16 kaj 17 jaroj nur kun gepatra skribita permesilo kaj post specifa formado pri sekureco », daŭre deklaras ekzemple la porparolanto de tiu tabakogiganto, Bryan D. Hatchell.

La respondeco de la grandaj grupoj fronte al ties sub-traktantoj

Laŭ "Human Rights Watch", la tabakindustrio devas alpreni, kiel eble plej rapide, aranĝojn en la celo protekti ĉiujn neplenaĝulojn ĝis 18-jaraĝa, « malpermesante al ili ĉiajn taskojn en rekta rilato kun tabako », resumas Margaret Wurth, aŭtorino de la raporto de HRW. Tiu komisiistino pri esploro emfazas la respondecon de la grandaj grupoj fronte al ties ĉeno da sub-traktantoj. « Ni konsilas aranĝi kontrolon internan, sed ankaŭ eksteran, pri la terkultivistoj. La kontrolistoj povus ekzemple alveni senaverte sur la ekspluatejojn, kaj interparoli kun la dungitoj malĉeeste de la ekspluatantoj », ŝi listigas.

Ankaŭ la respondeco de la usona administracio en tiu afero estas emfazinda. En 2012, unua reformo nivele de la Ministerio pri la laboro malsukcesis sub premo de agrikulturaj lobiistoj. Kaj en julio 2014, leĝpropono por malpermesi ĉian laboron en rilato kun tabako por la junuloj malpli ol 18-jaraĝaj estis prezentita ĉe la Kongreso… Sed neniam estis poste voĉdonita, lasante Usonon ekstere de ĉiuj internaciaj konvencioj pri la laboro de infanoj.

http://www.novethic.fr/empreinte-sociale/conditions-de-travail/isr-rse/des-adolescents-en-danger-dans-des-plantations-de-tabac-americaines-143793.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }