Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2016 4 21 /01 /janvier /2016 22:39
Monda Ekonomia Forumo en Davos : Tiu farso, veninta el alia mondo

21/01/2016

La Monda Ekonomia Forumo, tiu pintkunveno, kiu kunigas de merkredo 20a de januaro, kiel ĉiujare, la gravajn mastrojn, Ŝtatĉefojn kaj fasonistojn pri opinio en la Svislandaj Alpoj, ne estas aliaĵo ol « vasta spektaklo », skribas The Guardian.

En ties frontartikolo aparte incitita, la maldekstra ĵurnalo imagas al si la scenon en Davos, kiam « kelkaj el la plej riĉaj personoj, el la supro de sia monto, transdiros sian penson pri la riskoj kaj oportunaĵoj tra la mondo al skivestitaj ĵurnalistoj. Kiam ili parolos pri neegaleco de seksoj kaj teknikaj novigaĵoj. Ilia mesaĝo estos : tute ne gravas la tumultoj, en kio troviĝas la monda ekonomio, ĝi plu estas mastrumebla. »

Bildo, kiu maltaŭge harmoniiĝas kun la anonco de la NRO Oxfam, laŭ kiu la 62 personoj plej riĉaj, posedas 50% el la tutmondaj riĉaĵoj, koleras The Guardian.

Nenio estas atendinda de tiu pintkunveno, skribas la ĵurnalo, kiu demandas sin pri la ekzistokialo de tiu Forumo. Kaj tio, nur « ĉar ni devas ĉesigi la kredon, ke ili ludas laŭ la samaj reguloj ol ni […], ke ili kreas riĉecon, laborpostenojn kaj investadon, aŭ ke ili provas aboli la impostparadizojn ».

En Davos, konkludas "The Guardian", ĉio ĉi ne havos gravecon.

http://www.courrierinternational.com/dessin/economie-davos-cette-farce-venue-dun-autre-monde

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }