19/01/2016
En Usono, sanitara urĝa stato estis ĵus deklarita en Flinto, Miĉigano. Miloj da loĝantoj, kaj aparte infanoj, estis venenitaj per plumbaj partikloj, ĉeestantaj en kranakvo, kiu povas kaŭzi gravajn lezojn ĉe la cerbo. La vera homkosto de tiu skandalo konatos nur post pluraj jaroj…
La afero komenciĝis en aprilo 2014. Tiam, la municipo de Flinto, suferanta pri grandaj financaj malfacilaĵoj, rezignas aĉeti sian akvon de la najbara urbo Detrojto. Anstataŭ tio, ĝi ĉerpas rekte en la rivero, kiu laŭrandas la urbon.
Tio estas malpli kosta operacio, sed kiu necesigas kemian traktadon. Sen tiu puriga operacio, la rustaĵo, kiu deponas sin ene de la tubaro riskas disvastiĝi en la akvon.
Malgraŭ tiu neceseco, la guberniestro de Miĉigano, Rick Snyder, rezignas pri akvo-purigado. Tre rapide, la loĝantoj plendas pri tiu nova bruna akvo, kiu provokas vomadon kaj haŭtmalsanojn.
Gravaj alarmsignoj
La unuaj analizoj malkaŝas ege altajn procentojn da plumbo en la sango, aparte ĉe la infanoj. Tiujn gravajn alarmsignojn, Rick Snyder ignoras dum longaj monatoj, certigante ke la akvo estas plu drinkebla.
Nur post enketo de la ministerio pri Justico, la 5an de januaro, la guberniestro finfine decidas sanitaran urĝan staton. Kaj petas pardonon.
Sed ŝajnas, ke tio ne sufiĉos : la loĝantoj de Flinto, koleraj, postulas ne nur lian demision, sed ankaŭ lian enkarcerigon.