Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2016 5 08 /01 /janvier /2016 22:03
Kalifornio : Timo de gravega ekologia katastrofo

09/01/2016

La loĝantoj de Kalifornio postulas nun respondojn, kaj timas veran ekologian katastrofon. De pluraj monatoj amasa likado de metanputo kondukis al evakuado de pluraj miloj da personoj en la ĉirkaŭaĵo de Los-Anĝeleso.

Urĝa stato estis decidita ĉi-merkredon de la guberniestro. Kvankam la aŭtoritatoj ekskludas ĉiajn « sanitarajn riskojn » : La klarigoj malfacile konvinkas la multajn najbarulojn kiuj suferas pri kapdoloro, naŭzoj aŭ nazsangelfluo. Ŝajne kaŭzas tiun fenomenon, kromaj produktaĵoj destinataj al metandetekto.

« Ekde la komenco, kaj eĉ hodiaŭ, la aŭtoritatoj plu asertas, ke tiu evento ne daŭre efikos sur sanon », mencias loĝanto. « Ni serĉis en la tuta mondo medicinajn pruvojn, esplorojn, kiuj demonstras, ke spiradi tiun gason ne havas sanitaran efikon. Sed ili ne ekzistas ». La kompanio "SoCalGas" ne sukcesas haltigi la likadon de tubo, enterigita je pli ol du kilometroj profunde. « Efiko ekzistas », allasas Mike Mizrahi, porparolanto de la entrepreno. « Sed ni ne scios pri ĝi, tiel longe, kiel ni ne sukcesos ĉesigi tiun likadon ».

Laŭ la aŭtoritatoj, ĝis kvindek tunoj da metano ellasiĝas ĉiuhore, gaso preskaŭ centoble pli potenca ol karbona duoksido. Laŭ la "kaliforniaj aŭtoritatoj pri aerkvalito", la akcidento ekkreskigis je 25% la ellasiĝon de forcejefika gaso laŭ ĉiuj marbordaj areoj de la Ŝtato.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }