Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 janvier 2016 7 03 /01 /janvier /2016 13:38
Israelo / Palestino : Bondeziroj por la nova jaro de la sindikato WAC-MAAN

03/01/2016

Jen ĉi-sube la mesaĝo de Assaf Adiv, nacia sekretario de la sindikato WAC-MAAN (Workers Advice Center), kiu organizas la laboristojn, judajn kaj arabajn, israelajn kaj palestinajn, en Israelo kaj en la okupataj palestinaj teritorioj :

En la nomo de niaj membroj kaj nia skipo, mi feliĉas sendi al vi bondezirojn por la nova jaro kun espero de politikaj kaj sociaj ŝanĝoj en la jaro 2016. Ni deziras danki ĉiujn en la mondo, kiuj kunlaboris kun ni, ebligante efektiviĝon de niaj projektoj kaj kampanjoj dum tiu intensa jaro.

WAC-MAAN aktivas en farmoj, lernejoj kaj uzinoj kaj organizas la judajn kaj arabajn laboristojn, kun celo de justeco por ĉiuj. Ni engaĝiĝis en intertraktadojn en la tranport-industrio (por la kondukistoj de la entrepreno Movilei Dror Haulage Co.) en la muzikcentro de Roŝ Ha’ajin (por la muzikinstruistoj). Ni esperas akiri akordojn en ambaŭ sektoroj kaj antaŭeniri al plifortigo de nia sindikato.

Nia agado en defendo de la laboristoj en la kolonioj, kaj en Orienta Jerusalemo daŭros, kaj ankaŭ nia projekto « Virinoj kaj laboro » kiu helpas la senlaborajn arabajn virinojn trovi postenon kun digneco.

Kiel sendependa kaj vigla sindikato, la celo de WAC-MAAN estas la fino de la 48-jara israela okupado de la palestinaj teritorioj, kaj realigo de paco surbaze de la solvo de du ŝtatoj. Ni kontraŭas ĉiajn formojn de rasismo, bazita sur etno, nacieco aŭ religio.

Fronte al malfacilaj cirkonstancoj en Palestino, Israelo kaj Mez-Orienta cetero, ni plu restas firme ligitaj al la principoj de solidareco trans naciaj aŭ religiaj bariloj. Ni certas, ke justeco finfine venkos.

Ni laboru kune al ŝanĝo ĝis ties efektiviĝo !

Bonan jaron.

Assaf Adiv, nacia sekretario de la sindikato WAC-MAAN.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }