Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2016 6 23 /01 /janvier /2016 17:59
AFP PHOTO / ROBERT ATANASOVSKI)
AFP PHOTO / ROBERT ATANASOVSKI)

23/01/2016

Ili estas nun pli ol 700 inter Grekio kaj Makedonio. Tiuj migrantoj amasiĝas en neloĝata areo apud la greka vilaĝo Idomeni, kaj nur parteto el ili estos akceptataj en rifuĝejo, atendante trapason de la landlimo. Tamen, la makedoniaj aŭtoritatoj drastigis la kondiĉojn de trapasado, kiel eksplikas Gemma Gillie, porparolanto de "Kuracistoj sen landlimoj" :

« Krom la proceduroj de identigo kaj registrado, ili devas nun prezentiĝi ĉe la policejo fine de ilia restado, kaj indiki sian celitan landon. Poste, ili reportas tiun paperon ĉe la landlimo. Ili ne rajtas trapasi la landlimon, krom se ilia celo estas ĉu Germanio, ĉu Aŭstrio. Do, eĉ se ili estas Sirianoj, Afganoj aŭ Irakanoj, se la celo ne estas Germanio aŭ Austrio, ili estas retropelitaj ĉe la landlimo. »

Atendante, la NROj kontentigas la urĝajn bezonojn, nutrante la transitajn migrantojn. Sed la tendoj mankas kaj la riskoj de malsano kreskas.

La kondiĉoj truditaj de Makedonio ne estas esceptaj. Ankaŭ la membrolandoj de Eŭropa Unio kaj "Ŝengena areo" estas pli kaj pli multnombraj, kiuj filtradas la migrantojn.

http://fr.euronews.com/2016/01/23/plus-de-700-migrants-bloques-a-la-frontiere-entre-la-grece-et-l-ex-republique/

https://www.youtube.com/watch?v=FlpLh4f84Lg

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }