Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 janvier 2016 1 25 /01 /janvier /2016 13:34
Greka-turka landlimo : la barilo provokas koleron de la defendantoj de migrantoj

25/01/2016

Foto : Parto el la muro inter Grekio kaj Turkio apud la urbo Orestiáda (Stringer/ Reuters)

« Tiu barilo signifas, ke rifuĝintoj dronas ! », skandis sabaton 22an de januaro, la manifestaciantoj, ĉirkaŭ mil, kiuj kolektiĝis en Aleksandropolo, greka urbo situanta ĉe la landlimo kun Turkio. Tiu dutaga kolektiĝo estis organizita por denunci la mastrumadon de la migrada krizo en Eŭropo, kaj la eskcesan militizadon de la terpasejo inter ambaŭ landoj.

Se la rivero Evros plejparte laŭiras 200 kilometrojn, kiuj apartigas Turkion disde Grekio, preskaŭ 12,5 kilometroj da cetera terbando estas okupataj de barilo, konstante gardita de militistaj patroloj, reto de kameraoj kaj kelkaj oficiroj de la "eŭropa agentejo pri landlimoj", Frontex.

Greka-Turka surtera landlimo
Greka-Turka surtera landlimo

36000 alvenoj sur la grekaj insuloj de post la 1-a de januaro.

Tiu situacio instigas la migrantojn provi ŝipiradon tra Egea maro, malgraŭ la tre malbonaj vintraj kondiĉoj. Vendredon, almenaŭ 46 personoj mortis en la ŝippereo de ilia improvizita boato. De post la jarkomenco 2016 , la "Internacia Organizaĵo pri migradoj" jam nombris preskaŭ 36000 alvenojn en la grekaj insuloj. Pli ol 850000 azilpetantoj trapasis ilin pasintjare, dum sia periplo al Centra aŭ Norda Eŭropo. Nur 3600 trapasis la grek-turkan surteran landlimon.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2016/01/24/la-cloture-a-la-frontiere-greco-turque-provoque-la-colere-des-defenseurs-des-migrants_4852569_3214.html

https://www.youtube.com/watch?v=55ACgznvnDI

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }