05/01/2016
Terurita de la daŭra krizo de migrantoj en Mediteranea maro, "Greenpeace" proponis sian helpon al Kuracistoj Sen Landlimoj (KSL) kaj sendis tri grandajn pneŭmatikajn boatojn en la insulon Lesbo-n (Mitileno). Du volontulaj skipoj sinsekvas 24 horojn en 24 horoj por sukuri la ŝipojn en maro, aŭ prigardadi ilian alvenon el la marbordo. Inter ili troviĝas Romain, aktivulo de "Greenpeace-Francio" :
« La kooperado inter KSL kaj Greenpeace, estas kunigo de medicina ekspertizo kaj de urĝa situacio de KSL, kaj naviga kaj teknologia ekspertizo de Greenpeace. »
Ĝis 16 improvizitaj boatoj alvenas ĉiutage. Ili kutime mezuras ĉirkaŭ dekmetrojn longa kaj transportas ĝis 70 personojn. Pasintan sabaton, Romain devis sendi sian unuan « MAY DAY-n » (danĝersignalon), ĉar boato estis ĝisrande plenplena je akvo.
« La plej malfacila, estis trankviligi la ŝipanaron. Kiam la homoj krias « help me! », ni devas komprenigi al ili, ke por savi ilin, ili devas restadi trankvilaj. Interŝanĝoj de rigardoj estas elokventaj, ĉiufoje tiuj personoj tutkore dankas. »
Sur la insulo, la savoveŝtoj amasiĝas, kiuj atestas pri la espero kaj suferoj de tiuj, kiuj fuĝis mizeron kaj konfliktojn.
Omaĝe al la miloj da viktimoj, kaj kiel bondeziro por la nova jaro 2016, pli ol cent volontuloj de "Greenpeace" kaj "KSL", kaj ankaŭ aliaj NROj kaj surlokaj asocioj, decidis ĉi-vendrede 1an de januaro uzadi ĉirkaŭ 3000 forlasitajn savoveŝtojn por konstrui pacosignon. La grandega oranĝkolora signo, kiu vidiĝas de la maro, kiu apartigas Turkion kaj Lesbon, ankaŭ entenas la savoveŝtojn de tiuj, kiuj mortis dum la transmara vojaĝo.
Savi vivojn
« Ni renkontas familiojn, kiuj fuĝas perforton kaj prenas sur sin neimageblajn riskojn, memorigas al ni Inès, alia volontulo de "Greenpeace-Francio", ĉeestanta en Lesbo. La rifuĝintoj, kiujn ni renkontas konscias pri la risko prenita, sed ne havas alian eblecon : la landlimo inter Grekio kaj Bulgario, kiu ebligus al ili pasi per la tero, estas fermita. Kaj neeblas al ili vojaĝi per aviadilo, ĉar neniu Eŭropa ŝtato provizas al ili vizojn. »
Greenpeace opinias ke fuĝi la konfliktojn, malriĉecon kaj malrespekton de homaj rajtoj en la espero de pli bona vivo, ne estas krimo. Ĉiuj, kiuj kapablas helpi devus ion fari. Ni alportas nian maran sperton en tiun kunlaboro kun KSL en la espero savi vivojn.
Laŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, pli ol miliono da personoj ŝajne alvenis en Eŭropo ĉi-jare per maraj vojoj, kaj pli ol 3700 mortis dum tiu periplo.
Plejparte venas de Sirio (49%), de Irako aŭ Afganio.
Por atenti pri la operacioj de KSL en Mediteraneo : https://twitter.com/msf_sea
http://blog.greenpeace.fr/news/greenpeace-et-msf-sassocient-pour-porter-secours-aux-refugies