/image%2F0553642%2F20240121%2Fob_8f6f59_lando.jpeg)
31/01/2016
La pepoj de la ĉefo de la populisma partio "AfD" provokas veran indignokrion en Germanio. « La policistoj havu rajton al pafado kontraŭ la rifuĝintoj en ekstremaj kazoj », jen kion skribas Frauke Petry, prezidentino de la partio « Alternativo por Germanio », por malhelpi la migrantojn eniri en Germanion.
Ŝia partio estas la tria en Germanio, kun 13% el la voĉdonoj.
La politika klaso indignas, sed la demando pri rifuĝintoj plu estas tikla temo en la lando, kaj malfortigas Angela Merkel-n.
« Mi esperas, ke dum vintro, kiam la nombro de rifuĝintoj estos pli malalta, ni faros videblajn progresojn, deklaris la kancelierino. La ciferoj devas reduktiĝi, kaj ne devas altiĝi denove. »
Malkuraĝigi la migrantojn
Fakte, la registara koalicio provas malkuraĝigi la migrantojn. Ĝi anoncis ĵaŭdon plian serion da aranĝoj, celantaj iĝi la lando malpli alloga por la ekonomiaj migrantoj, kaj filtradi la alvenojn de rifuĝintoj.
Berlino limigos la familian grupiĝon por kelkaj kategorioj de rifuĝintoj, kaj vaste ekskludos Marokanojn, Alĝerianojn kaj Tunizianojn de alirebleco al ekzilo.
http://fr.euronews.com/2016/01/30/tirer-sur-les-refugies-a-la-frontiere-tolle-en-allemagne/