Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 janvier 2016 1 11 /01 /janvier /2016 11:23
Kolonjo, 9an de januaro. Policistoj ĉirkaŭas ekstremdekstrajn aktivulojn antaŭ kontraŭ-rifuĝinta manifestacio.  PHOTO Roberto Pfeil / AFP
Kolonjo, 9an de januaro. Policistoj ĉirkaŭas ekstremdekstrajn aktivulojn antaŭ kontraŭ-rifuĝinta manifestacio. PHOTO Roberto Pfeil / AFP

11/01/2016

Ekstrem-dekstraj grupoj atakis eksterlandanojn, plimulte azilpetantojn, reprezalie al la seksatencoj, kiuj okazis dum la novjara tago.

Laŭ la konservativa ĵurnalo Die Welt, « armitaj grupoj da viroj atakis kaj vundis plurajn eksterlandanojn en la urbo-centro de Kolonjo » dimanĉon 10an de januaro. Du Pakistanoj estis hospitaligitaj, dum Siriano estis negrave vundita dum interveno de la polico.

Pri tiuj atakoj ŝajne respondecas « grupo de rokistoj, elpelistoj kaj huliganoj » kiuj anoncis en "Fejsbuko" sian intencon plenumi « homĉasadon » post la 400 plendoj pro seksatencoj, kiuj okazis dum la novjara tago. Laŭ kelkaj surlokaj policaj informfontoj, pri tiuj agresoj ŝajne kulpis azilpetantoj.

Sabaton 9an de januaro, la polico jam disigis 1700 ekstremdekstrajn manifestaciantojn venintajn kontraŭi akcepton de rifuĝintoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }