Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 janvier 2016 7 24 /01 /janvier /2016 13:18
MUROJ DISFALU
MUROJ DISFALU

24/01/2016

Preskaŭ 2000 manifestaciantoj, el kiuj Britoj, Italoj kaj Belgoj, alportis sian subtenon sabaton al la migrantoj de la kaleza « Ĝangalo », la plej granda ladurbo en Francio. Ili petis « pli dignajn akceptajn kondiĉojn ».

Britoj, Francoj, Belgoj, Italoj… Ĉirkaŭ 2000 personoj manifestaciis sabaton posttagmeze 2an de januaro en Kalezo, Francio. Inter la postuloj esprimitaj, la manifestaciantoj petis pli bonan flegadon kaj « pli dignajn akceptajn kondiĉojn » por la migrantoj.

« Rifuĝintoj bonvenon », « Kalezo, Lesbo, Lampedusa, niaj landlimoj mortigas », « Malfermu la landlimojn, lasu ilin eniri », oni legis sur afiŝtabuloj. « Ni estas ĉi tie pro solidareco kaj por denunci la neagadon de la franca Ŝtato, kiu ne garantias pli bonan vivon por la rifuĝintoj » asertis Rinio, itala studento 22-jaraĝa, veninte de Parizo per buso, kaj laŭ kiu « homa tragedio » okazas en Kalezo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }