Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 janvier 2016 5 08 /01 /janvier /2016 12:51
Pasintan 24an de oktobro, Rob Lawrie, 49-jaraĝa brito, kaŝis 4-jaraĝan rifuĝintan knabinon en sia veturilo por atingi Unuiĝintan Reĝlandon.  Li riskas pro tiu delikto 5 jarojn da malliberejo en Francio.
Pasintan 24an de oktobro, Rob Lawrie, 49-jaraĝa brito, kaŝis 4-jaraĝan rifuĝintan knabinon en sia veturilo por atingi Unuiĝintan Reĝlandon. Li riskas pro tiu delikto 5 jarojn da malliberejo en Francio.

08/01/2016

« Mi nur diris : « Tio ne estas digna vivo por 4-jaraĝa knabino » ».

Post pluraj semajnoj da aktivado en la tiel nomata « ĝangalo » de Kalezo, Rob Lawrie, humanitara laboristo, lanĉis al si defion : alkonduki ĝis Britio, de kie li originas, junan rifuĝintinon, nur 4-jaraĝan.

Pro tio, li riskas nun 5 jarojn da malliberejo en Francio.

Ĉe la "BBC", tiu eks-soldato 49-jaraĝa rakontis la historion de Bahar. Juna afganino kiun li renkontis dum restado en Francio, por helpi la rifuĝintojn. « Ŝia patro petis de mi plurfoje, ke mi prenu ŝin kun mi, sed mi ĉiam rifuzis. Poste, dum mia lasta restado, ni sidis ĉirkaŭ kampfajro, Bahar sidis sur miaj genuoj, buliĝis kontraŭ mi kaj endormiĝis en miaj brakoj (…) Mi perdis mian racion, mi ja sciis kion mi devos fari. ». « Mi elektis malbonan vojon, ni trovu la bonan ».

La 24an de oktobro, li faras decidon : la infano estas kaŝita en la fako de lia kamioneto, ĵus sub lia seĝo. Strategio kiu malsukcesas, ĉar ĉe la landlimo, la doganistoj trovas du eritreanojn kiuj kaŝiĝis en la veturilo, nesciate de Rob. La veturilo estas tiam tute traserĉita, Bahar estas trovita kaj reiras en la « ĝangalon ». Rob, siaflanke, estas pridemandita.

La Brito estos juĝata en Francio ĉe la "Tribunalo de Bulonjo ĉe Maro" ĵaŭdon 14an de januaro je la 13a horo kaj duono.

La brito agnoskas mem sian eraron. « Ne necesas diri al mi, ke mi estas idioto, tion mi jam scias. Mi eraris, mi tute ne dubas pri tio, kaj mi ekskuzos antaŭ la juĝisto. Mi ne deklaras « ho, rigardu min, mi estas heroo », mi diras « Mi elektis malbonan vojon, ni trovu la bonan ».

Opinio, kiun ŝajne ne dividas miloj da britaj civitanoj kiuj, post la intervjuo de Rob en la amasinformiloj, mobiliziĝas favore al li. Peticio enretigita de Jim Innes, humanitara laboristo en Okcidenta Jorkŝiro, kolektis preskaŭ 50.000 subskribojn.

La celo : premi sur Ŝtatsekretario pri Fremdaj aferoj kaj Commonwealth, Philip Hammond. Dua peticio, franca ĉi-foje, (92.000 subskriboj) estis adresita al la ministro pri justico, Christiane Taubira, en la celo akiri pardonon de la franca administracio.

http://www.metronews.fr/info/calais-un-britannique-rob-lawrie-risque-la-prison-pour-avoir-aide-une-refugiee-de-4-ans/moki!qPSsX5BNNvKWA/

https://www.youtube.com/watch?v=c1q5NZfJcqg

Ĉi-sube, video enretigita de la aktivuloj «No border», montras amasajn pafadojn da plorigaj gasoj fare de la policistoj kontraŭ kabanoj kie vivas virinoj kaj infanoj. http://www.liberation.fr/france/2016/01/07/la-nuit-a-calais-les-crs-arrosent-la-jungle-de-lacrymogenes_1424987

https://www.youtube.com/watch?v=OQCP_inka-Q

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }